Flago de Haitia Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Haitia Respubliko
Flago de civila uzado.

La flago de Haitio estis adoptita je la 25-a de februaro de 1986, sed ĝia desegno estis el la komenco de la 19-a jarcento. Temas pri flago komponita de du horizontalaj bendoj samgrandaj de koloroj blua (la supra) kaj ruĝa (la suba). En la centro de tiu figuro, ene de blanka rektangulo, estas la nacia blazono. La flago por civila uzo ne havas tiun blazonon.

Oni diras, ke tiu flago estis kreita dum la ribelo kontraŭ la francoj. La ribeluloj prenis la trikoloran francan flagon kaj fortranĉis ĝian blankan centran bendon, simbole ke ili jam forpelis la blankulojn, kaj tiele aperis la haitia flago.

Dum la Olimpiaj ludoj de 1936 oni rimarkis, ke la civila flago de Haitio estis sama kiel la flago de Liĥtenŝtejno, kaj pro tio tiu lasta aldonis kronon en la supra maldekstra parto.

Inter 1964 kaj 1986, periodo de diktatoreco de la familio Duvalier, la flago estis modifita al desegno de koloroj vertikalaj nigra kaj ruĝa, konservante la nacian blazonon en la centro.

Historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]