Flago de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Japanio
Flago de Japanio
Flago de Japanio
nacia flago • nacia simbolo de Japanio
Lando  Japanio
Uzo 110110
Proporcio 2:3
Priskribo Tutblanka flago kun ruĝa cirklo en centro.
Oficialigo 13-a de aŭgusto 1999
vdr

La nacia flago de Japanio (japane: 日章旗 nisshōki aŭ 日の丸 hi no maru, sundisko) estas blanka flago kun meze centrita granda ruĝa disko, simbolo de la suno.

Jam dum la Mejĝi-epoko ekde la jaro 1868 ĝi estis konsiderata la nacia flago. Kvankam la sundiska formo estis oficiale adoptita por marflagoj en 1870, ĝi estis oficiale deklarita nacia flago nur la 13-an de aŭgusto 1999.

La flankrilato de la nacia flago estas 2:3, la diametro de la disko estas 3/5 de la mallonga flanko de la flago. Ĝustaj mezuroj estas ekzemple flago 1,5 metrojn larĝa, 1 metron alta kaj kun sundiska diametro de 60 cm.

La versio kun 16 ruĝaj radioj estis uzita de la japana armeo ĝis la fino de la 2-a mondmilito. Ekde 1954 oni denove uzas ĝin ĉe la japana mararmeo. En la najbaraj aziaj landoj tiu flago daŭre alvokas negativajn kunligitecojn. Tiel pli, ke tiu flago estas uzata ankoraŭ nuntempe de konservativaj dekstruloj en Japanio.

Imperia standardo

Standardo de la japana imperiestro

La standardo de la imperiestro Akihito surhavas oran, 16-folian Krizantemofloron (stilisitan), kiu troviĝas centre de ruĝa flago. La flankrilato estas 2:3.

Armeaj flagoj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda