Flago de Kameruno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Kameruno estis adoptita en sia nuna formo la 20-an de majo 1975 post kiam Kameruno iĝis unuiĝinta ŝtato. Ĝi estas vertikala trikoloro de verda, ruĝa kaj flava, kun kvin-pinta stelo en ĝia centro. Ekzistas ampleksa vario en la grandeco de la centra stelo, kvankam ĝi ĉiam estas enhavita ene de la interna strio.

La kolorkombino uzas la tradiciajn tutafrikajn kolorojn (Kameruno iĝis la dua ŝtato kiu faris tion), kaj la trikoloro estis prilaborita laŭ laflago de Francio. La centra strio supozeble signifas unuecon. Ruĝa estas la koloro de unueco, kaj la stelo estas referita kiel "la stelo de unueco". La flava strio por la suno, kaj ankaŭ la savanoj en la norda regiono, dum verdo estas por la arbaroj en la suda parto de Kamerunio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]