Flago de Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-Kazaĥio.svg

La nuna flago de Kazaĥio (kazaĥe: Қазақстан байрағы, Қазақ байрағы, Qazaqstan-bairağı ) estis adoptita la 4-an de junio 1992, anstataŭante la flagon de la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko. La flago estis dizajnita de Ŝaken Nijazbekov.

La nacia flago de la Respubliko Kazaĥio havas orsunon kun 32 radioj super alta ora step-aglo, centrita sur lazura fono; la bendo montras nacian ornaman padronon "koŝkar-muiz" (la kornoj de la virŝafo) en oro; la blua koloro estas el religia signifo por la tjurkaj popoloj de la lando, kaj tiel simbolas kulturan kaj etnan unuecon. Ĝi ankaŭ reprezentas la senfinan ĉielon same kiel akvon; la sunon, fonto de vivo kaj energio, ekzempligas riĉaĵon kaj plenecon. La sunradioj estas formitaj kiel greno, kio estas la bazo de abundo kaj prospero. La aglo aperis sur flagoj de kazaĥaj triboj dum jarcentoj kaj reprezentas liberecon, potencon, kaj la flugon al la estonteco. La larĝo de la flago kaj longo estas 1:2.