Flago de Kirgizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Kirgiza Respubliko)
Flaga rilatumo: 3:5
  •  ruĝa fono
  •  flavaj radioj
  • La flago de Kirgizio estis adoptita la 3-an de marto 1992 fare de la Supera Konsilio de Kirgizio. En ĝi harmonias ruĝa kampo kun flava suno en la centro havanta 40 unuforme spacigitajn radiojn. En la centro de la suno estas ruĝa ringo krucita de du triliniaj aroj, stiligita reprezentado de la tunduko (kirgize түндүк) aŭ krono de la tradicia kirgiza jurto, simbolo reproduktita en multaj aspektoj de kirgiza arkitekturo.

    La ruĝa fono de la flago simbolas bravecon kaj kuraĝon, la suno reprezentas pacon kaj riĉaĵon, kaj la tunduko signifas la familion hejme aŭ, la universon. Laŭ popularaj interpretoj, la 40 sunradioj reprezentas la 40 kirgizajn tribojn unuigitaj kontraŭ la mongoloj fare de la eposa heroo Manazo.