Flago de la Respubliko Kongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Kongo Brazavila)
2:3

La nacia flago de la Respubliko Kongo (ŝtato neformale en Esperanto ofte nomata Kongo Brazavila) estis originale adoptita la 18-an de aŭgusto 1958. Ĝi estis rezignita en 1970, ĉe la komenco de la socialisma periodo de la "Popola Respubliko Kongo", sed readoptita la 10-an de junio 1991. La koloroj estas la tradiciaj tutafrikaj koloroj, kun la samaj koloroj de la flago de Etiopio. La Popola Respubliko Kongo (1970-1992) havis ruĝan flagon kun la emblemo de la popola respubliko en la kantono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]