Flago de Kongo Kinŝasa
El Vikipedio
La nacia flago de la Kongo Kinŝasa estis adoptita la 20-an de februaro 2006. La nova konstitucio, ratifita en decembro 2005 kaj ekiĝante en februaro 2006, promulgis la revenon al la flago simila al tiu hisita inter 1963 kaj 1971, kun ŝanĝo de pli reĝbluo al ĉielobluo, kiu reprezentas pacon. Ruĝa signifas "la sangon de la martiroj de la lando".
|
||||||||||