Flago de Libio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de Libio
Flago de Libio
Lando Flago-de-Libio.svg Libio
Uzo FIAV 111111.svg 111111
Proporcio Kutime 1:2
Priskribo Tutverda flago
Oficialigo 11-a de novembro 1977
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La flago de Libio (arabe علم ليبيا) konsistas el tutverda ortangulo, kaj estis enkondukita la 11-an de novembro 1977. Ĝi estas la unika nacia flago kiu konsistas el nura koloro, sen simboloj, emblemoj, aŭ aliaj karakterizaj trajtoj.

Ĉe sendependiĝo de la reĝlando Libio, la nacia flago havis ruĝan, nigran kaj verdan striojn, kun duonluno kaj stelo en la mezo. Post la ŝtatrenverso en 1969 fare de Muamar Kadafi, la flago ŝanĝiĝis al tiu de la Araba Liberiĝo, kun horizontalaj ruĝa, blanka kaj nigra strioj. En 1971 Libio aliĝis la Federacio de Arabaj Respublikoj, kiun Egiptio kaj Sirio, kiuj uzis similan flagon kun akcipitro en la mezo (kiel emblemo) kaj la landonomon tuj sub ĝi. En 1977, kiam Libio eliris la Federacion, oni enkondukis la ĝisnunan tutverdan flagon. Verdo estas la libia nacia koloro, kaj simbolas la sindediĉon de libianoj al Islamo.

[redakti] Historio

En la periodo 19181923, en okcidenta Libio ekzistis la tiel nomata Tripola Respubliko (el la nomo de la nuna ĉefurbo Tripolo), kies flagon karakterizis lazura fono kun verda palmo en la mezo, kun blanka stelo tuj supre.

La unua nacia flago de Libio estis enkondukita en 1951, kiam la lando sendependiĝis el Italio; ĝi konsistis el blankaj stelo kaj duonluno sur trikolora fono, kun ruĝa, nigra kaj verda horizontalaj strioj, tiaj, ke la alto de la meza nigra strio estis duopa rilate la aliajn. Tiu ĉi flago plu uzatas nuntempe de la libia eksterlanda opozicio kaj de monarkiemuloj. Ĝia aspekto baziĝis sur la flago de la islama religia movado Sanusio, kiun karakterizis nigra fono kun duonluno kaj stelo en la mezo.

Post la ŝtatrenverso en 1969, la oficiala nomo de la lando ŝanĝiĝis al Al-Jumhuriya al-Arabiya al-Libiya ("la respubliko araba libia"), kaj la flago mem ŝanĝiĝis al la tutarabaj koloroj ruĝo, blanko kaj nigro, prenitaj el la Flago de Araba Liberiĝo enkondukita okaze de la egipta revolucio en 1952.

En 1972, kiam Libio eniris la Federacion de Arabaj Respublikoj (Ittihad al-Jumhuriyat al-Arabiya), oni decidis alpreni la flagon de la Federacio, kiu montris orkoloran akcipitron (la "Akcipitro de Qureish") kaj la arablingvan nomon de la Federacio.

La 8-an de marto 1977 la oficiala nomo de Libio ŝanĝiĝis al Al-Jamahiriya al-Arabiya al-Libiya ash-Sha`biya al-Ishtirakiya ("la socialisma popola libia araba jamahiriya), kaj la 11-an de novembro 1977 la nuntempa tutverda flago estis enkondukita. Verdo estas la koloro de Islamo, kaj ankaŭ simbolas la verdan revolucion de Kadafi.

[redakti] Bildaro

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj