Flago de Luksemburgo (lando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Luksemburgo)
Flagdimensio: 3:5

La flago de Luksemburgo (luksemburge: Lëtzebuerger Fändel, germane: Flagge Luxemburgs, france: Drapeau du Luxembourg) konsistas el tri horizontalaj strioj, ruĝa, blanka kaj blua. Ĝi estis unuafoje uzita inter 1845 kaj 1848 kaj oficiale adoptita la 23-an de junio 1972. Luksemburgo havis neniun flagon ĝis 1830, kiam patriotoj estis instigitaj elmontri la naciajn kolorojn. La flago estis difinita kiel horizontala trikoloro de ruĝa, blanka, kaj blua en 1848, sed ĝi ne estis oficiale adoptita ĝis 1972. La trikolora flago estas preskaŭ sama al tiu de Nederlando, krom tio ke ĝi estas pli longa kaj ĝia blua strio estas pli malhela. La ruĝa, blanka, kaj blua koloroj estis derivitaj de la ŝildo de la Arkiduko, kiu originas de la 13-a jarcento.