Flago de Moldava Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de 1941 - 1952
Flago de 1952 - 1990

La flago de Moldava Soveta Socialisma Respubliko estis adoptita la 31-an de januaro 1952.

La flago estis prezentita kiel rektangula ruĝa flago kun verda strio en la centro (kiu reprezentas la agraran karakteron de la ekonomio en la respubliko), kun la oraj martelo kaj rikoltilo, kaj la ruĝa stelo kun oraj randoj ĉe la supro de la kantono.

Antaŭ tio, la flago konsistis el la ruĝa flago kun la orarikoltilo kaj martelo en la pintangulo, kun la cirilaj karakteroj РССМ (RSSM) super ili.

Inter 1924 kaj la adopto de la flago en la 1940-aj jaroj, parto deMoldavio estis organizita kiel la Moldava ASSR kun la Ukraina SSR, kaj uzis ruĝan flagon, kun la rikoltilo kaj martelo en la pintangulo, super la cirilaj karakteroj УРСР (URSR, ukrainaj inicialoj de Ukraina SSR) kaj la latinaj karakteroj RSSU. Inter 1929 kaj 1937, la rikoltilo kaj martelo estis forigitaj, kaj de 1935 en la latinaj karakteroj estis forigitaj.

La flago similas al la nuna flago de Ĉednestrio.