Flago de la Norfolkinsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Norfolkinsulo)
1:2

Flago de Norfolkinsulo estis adoptita la 17-an de januaro 1980. Ĝi prezentas la pinon de Norfolkinsulo (Norfolkinsula araŭkario). La geometrio de la flago estas trigrupa. Ĝi estas simila al la flago de Kanado, kun ĝia uzo de nur du koloroj, kaj la uzo de elstara loka flora simbolo en la mezo. Ĝi ankaŭ havas 1:2-grandecan proporcion. Kaj estas simila ankaŭ al la flago de Libano kiu havas similan arbon en meza blanka strio inter du samkoloraj strioj, sed tiuj horizontalaj anstataŭ vertikalaj, kaj ruĝaj anstataŭ verdaj.