Flago de Orienta Timoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1:2

La nacia flago de Orienta Timoro (portugale: Bandeira de Timor-Leste) estis adoptita en 2002. Ĝi estas la sama kiel la flago de 1975.

Ĉe noktomezo de la 19-a de majo, kaj dum la unuaj momentoj de Tago de Sendependiĝo je la 20-a de majo 2002, la flago de Unuiĝintaj Nacioj estis malaltigita kaj la flago de sendependa Orienta Timoro estis unuafoje oficiale hisita.

Laŭ la konstitucio de la Demokrata Respubliko de Orienta Timoro, la flava triangulo reprezentas "la spurojn de koloniismo en la historio de Orienta Timoro". La nigra triangulo reprezentas "la obskurantismon kiu devas esti venkita"; la ruĝa bazo de la flago reprezentas "la lukton por nacia liberigo"; la blanka stelo, reprezentas pacon.