Flago de Peruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Peruo estis adoptita de la registaro de Peruo en 1825. Ĝi estas vertikala tristria flago kun ruĝaj bendoj kaj ununura blanka mez-bendo. Dependante de ĝia uzo, ĝi povas esti ornamita kun malsamaj emblemoj, kaj havas malsamajn nomojn. Flago-tago en Peruo estas la 7-a de junio, la datreveno de la Batalo de Ariko. La ruĝo signifas la sangon verŝitan por atingado de Perua sendependeco kaj la blanko reprezentas pacon.

Kun iom da vario en la speciala ruĝa koloro kaj la proporcioj de la vertikalaj strioj, la dizajno de la flago de Peruo estas simila al tiu de la flago de Kanado. Tio ne inkludas la tradician kanadan simbolon de la acerfolio. La perua flago ankaŭ similas al la aŭstria flago kies koloroj estas la samaj sed vicigitaj horizontale.