Flago de Porto-Riko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-Porto-Riko.svg

La Flago de Porto-Riko reprezentas kaj simbolas la insulon kaj homojn de Porto-Riko. La plej ordinaraj uzitaj flagoj de Puerto-Riko estas la nuna flago kiu reprezentas homojn de Porto-Riko; urbaj flagoj kiuj reprezentas la malsamajn regionojn de la insulo; politikaj flagoj kiuj reprezentas la politikajn kredojn de la homoj kaj sportflagoj kiuj identigas Puerto-Rikon kiel la lando reprezentita per siaj sportistoj dum konkuradoj.

La originoj de la nuna flago de Porto-Riko, adoptita en 1952, venas de la jaro 1868, kie la unua puertorika flago, estis elpensita de Dr. Ramón Emeterio Betances kaj brodita de Mariana Bracetti. Tiu flago estis uzita en la puertorika ribelo kontraŭ hispana regado en la insulo, konata kiel "El Grito de Lares".