Flago de Burundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Respubliko Burundo)
3:5

La nacia flago de Burundo estis adoptita la 28-an de marto 1967. Ĝi konsistas el blanka Andrea kruco kiu dividas la kampon en alternado de ruĝaj kaj verdaj areoj. La centro de la Andrea kruco kunfalas en blanka disko, sur kiu ekzistas tri ruĝaj ses-pintaj steloj skizitaj en verda koloro. La rilatumo de la flago estis 2:3 ĝis la 27-an de septembro 1982.

La verda koloro simbolas esperon, la blanka simbolas pacon, kaj ruĝa la falintoj en la lukto por sendependeco. La tri steloj reprezentas la tri gravajn etnojn de Burundo: la hutuoj, la tvaoj kaj la tutsioj. La tri steloj reprezentas la tri elementojn de la nacia devizo: Unité, Travail, Progrès (Unueco, Laboro, Progreso), kiu povas esti vidata sur la blazono de Burundo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]