Flago de Angolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Angolo
Flago de Angolo
Flago de Angolo
nacia flago
Lando  Angolo
Uzo 111111
Proporcio 2:3
Priskribo en la fono, du horizontalaj strioj, ruĝa kaj nigra; ĉe la mezo, orkoloraj dentrado, maĉeto kaj stelo.
Oficialigo 11-a de novembro 1975
vdr

La flago de Angolo oficialiĝis la 11-an de novembro 1975, okaze de la sendependiĝo de la lando, kaj similas tiun de la tiama gerila movado kaj poste registara partio, la Popola Movado por la Liberiĝo de Angolo (MPLA), kiu tamen havis nur orkoloran stelon en la mezo.

La ruĝo tiam simbolis socialismon, dum la nigro estis la koloro de Afriko; la stelo memorigis pri Sovetunio, kiu subtenis la movadon MPLA. Nuntempe oni preferas diri, ke la ruĝo reprezentas la sangon elverŝitan de la angolanoj dum la historio de Angolo.

En la mezo de la flago, la dentrado reprezentas laboristojn kaj la maĉeto reprezentas la kamparanojn. Okaze de la enkonduko de la flago, fakte, Angolo havis marksisman registaron, kiu tiel volis omaĝi la simbolon de komunismo: la bildo de rikoltilo kaj martelo.

La flagon detale priskribas la artikolo 162 de la Konstitucio de Angolo, oficialigita la 25-an de aŭgusto 1992.

Propono pri renovigo en 2003[redakti | redakti fonton]

Propono pri nova flago de Angolo lanĉita en 2003.

En 2003, la Konstitucia Komisiono de la angola parlamento lanĉis proponon pri nova kaj pli optimisma flago, kiu tamen ne estis ĝis nun akceptita. La proponita flago havas sunon en la mezo, kiu pensigas pri ekzempleroj el prahistoria arto trovitaj en la minejo Ĉitundo-Hulu. La flago ege malsimilas la oficialan, kvankam ĝi retenas la proporcion 2:3.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lukas Toczki, "Ne-akceptita propono pri nova flago de Angolo", en VENTO, numero 11, (aŭgusto 2022), pp. 13-15.