Flago de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Sovetunio
Flago de Sovetunio
Flago de Sovetunio
nacia flago
Lando  Sovetunio
Uzo 110110
Proporcio 1:2
Priskribo Ruĝa flago kun ora rikoltilo kaj martelo kaj orlimigita ruĝa stelo en supra kantono.
Oficialigo 2-a de novembro 1923 (unua versio)
vdr

La flago de Sovetunio konsistis el ruĝa flago, kun la simbolo de la rikoltilo kaj martelo kaj ruĝa stelo en la supra kantono. La rikoltilo kaj martelo simbolis la laboristojn de la nacio kaj kamparanojn dum la ruĝa stelo reprezentis la regadon de la Komunista Partio de Sovetunio.

La unua flago kun la ruĝa stelo, rikoltilo kaj martelo estis adoptita la 12-an de novembro 1923. En 1955, leĝo pri la flago estis adoptita kiu kondukis al ŝanĝo de la longeco de la tenilo de la martelo kaj la formo de la rikoltilo. Fina modifo al la flago estis adoptita en 1980 en kiu la koloro estis heligita. La flago daŭre estis nacia flago ĝis la kolapso de Sovetunio.

Simboleco kaj dizajno

La soveta flago ondumas en la vento.

La koloro ruĝa ĉiam estis pozitiva en la rusa kulturo. La vorto ruĝa (ruse: красный , krasnij) estas etimologie rilata kun la rusaj vortoj por plentaŭga kaj plejbona, same kiel la vorto por bela. Tio ankaŭ povas esti vidata en la Ruĝa Placo de Moskvo kaj la rusa ortodoksa festado, Ruĝa Pasko.

Estas dirite ke la ruĝa tuko estas simboleco de la sango kiu estis disverŝita de laboristoj kaj terkultivistoj. Ĝi honoras la ruĝan flagon de la Pariza Komunumo de 1871. La ideologio de komunismo videblas en la flago. La ruĝa stelo kaj rikoltilo kaj martelo reprezentas komunismon kajsocialismon. Ne kalkulante HungarionLitovion, la sovetia flago ne estis malpermesita de iu ŝtato kaj estas daŭre uzita en Rusio. La flago de Sovetunio konsistis el ruĝa flago. Ora martelo estas krucita kun ora rikoltilo kiu estas metita malsupre de flavlimigita ruĝa stelo.

La martelo simbolas la industriajn laboristojn de la nacio (proletoj) dum la rikoltilo simbolas la agrikulturajn laboristojn (kamparanoj), kiuj kune formis la ŝtaton. La ruĝa stelo reprezentis la regulon de la Komunista Partio. La malantaŭflanko de la flago estas oficiale ruĝa, sen la simboloj. Tamen, en praktiko, la flago estis kutime produktita kun la simboloj ambaŭflanke.

La fina dizajno de la flago estis adoptita en 1980. La dizajno estis daŭre la sama krom ke la fonkoloro estis ŝanĝita. La koloro estis heligita.

Historio

Dua flago: 1:2 proporcio
12-an de novembro 1923—19-an de aŭgusto 1955
Tria soveta flago: 1:2 proporcio
19-an de aŭgusto 1955—15-an de aŭgusto 1980

Dum la establado de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Vladimir Lenin kaj liaj kolegoj konsideris la inkludon de glavo-simbolo aldone al la rikoltilo kaj martelo kiel parto de la ŝtatblazono sur kiu la flago estis poste bazita. La ideo estis flankenlasita ĉar tro vide agresema.

La unua oficiala flago estis adoptita en decembro 1922 ĉe la Unua Kongreso de Sovetoj de Sovetunio. Estis interkonsentita ke la ruĝa standardo "estu transformita de la simbolo de la partio al la simbolo de ŝtato, kaj ĉirkaŭ tiu flago kolektiĝu homoj de la sovetaj respublikoj unuiĝi en unu ŝtato: Sovetunio". La 30-an de decembro 1922, la kongreso adoptis Deklaracion kaj Interkonsenton pri la establado de Sovetunio. Artikolo 22 de la Interkonsento: "Sovetunio havas flagon, blazonon kaj sigelon". La priskribo de la unua flago estis donita en la soveta konstitucio de 1924, akceptita en la dua sesio de la ĉefestraro de Sovetunio la 6-an de julio 1923. La teksto de la artikolo 71. Tiu flago estis la oficiala flago dum kvar monatoj, kaj estis anstataŭita kiel la oficiala flago per la pli konata dizajno de la rikoltilo kaj martelo dum la tria sesio de la ĉefestraro de Sovetunio la 12-an de novembro 1923.

En la tria sesio de la ĉefestraro de Sovetunio, la priskribo de soveta flago en la konstitucio estis ŝanĝita, kaj artikolo 71 suferis modifojn. "Statuto pri la Flago de la Sovetunio" estis adoptita per decido de la Prezidantaro de la Supera Soveto de Sovetunio. Tio kondukis al ŝanĝo de la longo de la tenilo de la martelo kaj la formo de la rikoltilo. Fina modifo al la flago estis adoptita la 15-an de aŭgusto 1980, kiu ŝanĝis la flagokampon en brilan ruĝon. Tiuj modifoj restis en uzo ĝis la disrompiĝo de Sovetunio la 25-an de decembro 1991, en kiu la flago ĉesis esti nacia flago.

Simileco kun aliaj flagoj

Sovetunio estis la unua lando kiu formi komunistan registaron, kaj ĝia estis inspiro kaj modelo de estontaj socialismaj ŝtatoj. Tio ankaŭ kondukis al la inspiro por la flagoj de Angolo, de Ĉinio, Nord-Koreio, Vjetnamio (Norda Vjetnamio) kaj la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio.

La flagoj de la sovetaj respublikoj kiuj konstituis Sovetunion estis ĉiuj modifitaj versioj de la sovetia flago.

La 15-an de aprilo 1996 Boris Jelcin subskribis prezidentan dekreton donanta al la sovetia flago (nomita la Standardo de la Venko, post kiam la standardo estis hisita sur Reichstag la 1-an de majo 1945) statuson simila al tiu de la nacia flago. La diferenco estas ke la rikoltilo kaj martelo estis forigita de la flago. Dum certaj ferioj, la standardo estas hisita kun la rusa flago. Sub ĝenerala direktoro Putin, la Standardo estis adoptita kiel la oficiala flago de la rusa armeo.