Flago de Srilanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Flago de Srilanko, ankaŭ nomata la Leono-Flago, konsistas el ora leono, tenante glavon en ĝia dekstra antaŭpiedo, ĉe purpura fono kun kvar oraj Bo en ĉiu angulo. Ĉirkaŭ la fono estas flava limo, kaj en la maldekstro estas 2 vertikalaj strioj el egala grandeco el koloroj el safrano kaj verdo, kun la safranflava strio plej proksime al la leono. La leono reprezentas bravecon, kaj la kvar Bo reprezentas meththan, karunan, mudithan kaj uppekhan, budhanaj konceptoj. La oranĝa strio reprezentas la srilankajn tamilojn, la verda strio reprezentas srilankajn muzulmanojn, la purpura fono reprezentas eŭropan burĝaron kaj estas ankaŭ referenco al la riĉa kolonia fono de la lando kaj la flava limo reprezentas aliajn etnojn kiel ekzemple malajojn. Ĝi estis adoptita en1950 sekvante la rekomendojn de komisiono nomumita de la unua Ĉefministro de Cejlono.