Flago de Sud-Georgio kaj la Sud-Sandviĉinsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Flago de Sud-Georgio kaj la Sud-Sandviĉinsuloj estis koncedita la 3-an de oktobro 1985, kiam la Teritorio estis kreita. Antaŭe la Teritorio estis parto de la dependeco de Insuloj Falklandoj-Malvinoj kaj uzis la saman flagon de tiu teritorio.

La flago baziĝas je flaga dezajno en Britio nomata "blue ensign" - malhelblua fono kun la flago de Britio en la supra, heraldike dekstra kvarono. Al ĝi en la heraldike maldekstra flagoduono estis aldonita la blazono de Sud-Georgio kaj la Sud-Sandviĉinsuloj. La flago estas hisata ĉe la ĉefaj registarejoj de insulo Sud-Georgio, kaj ĉe la sciencaj bazoj de la Brita Antarkta Bazo. La origina flago havis pli malgrandan version de la blazono kun blanka disko, sed tio estis ŝanĝita al la nuna flago inter 1999 kaj 2002.