Flago de Sud-Osetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-Suda Osetio.svg

La flago de Respubliko Sud-Osetio estas trikoloro, de supre malsupren blanka, ruĝa, kaj flava. La flago estis preskribita de la konstitucio de la 26-a de novembro 1990 kaj konfirmita per la Reguligo de la Nacia Flago la 30-an de marto 1992. La koloroj simbolas moralan purecon (blanka), militeman kuraĝon (ruĝa), kaj riĉaĵon kaj prosperon (flava). La flago estas preskaŭ identa al flago de Nord-Osetio, la nura diferenco estas la bildformato.