Flago de Surinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia flago de Surinamo estas formita de kvin horizontalaj strioj el verda (pinto, duobligas larĝon), blanka, ruĝa (kvarobla larĝo), blanka, kaj verda (duobligas larĝon) koloroj. Ekzistas granda flava, kvin-pinta stelo centrita en la ruĝa bendo.

La flago estis adoptita la 25-an de novembro 1975, post la sendependeco de Surinamo. La stelo reprezentas la unuecon de ĉiuj etnoj, la ruĝa por progreso kaj amo, la verda por espero kaj fekundeco, kaj la blanka por paco kaj justeco.

Unua flago 1959–1975[redakti | redakti fonton]

Antaŭa flago de Surinamo (1959-1975)

Post la subskribo de la Ĉarto por la Reĝlando Nederlando je la 15a de decembro 1954, Surinamo bezonis propran oficialan flagon kaj himnon.

Noni Lichtveld dezainis flagon, kaj ĝi akceptiĝis en 1959. Ĝi havis blankan fonon kun kvin steloj de malsamaj koloroj konektataj per elipso, kiu reprezentis la grandajn etnojn de la loĝataro de Surinamo. La elipso reprezentis harmonian rilaton inter ili.[1]

Tamen la loĝantaro kritikis la flagon pro tio, ke ĝi emfazas etnajn malsamojn anstataŭ nacia unueco de Surinamanoj.[2] Ĝi ŝanĝiĝis al la nuntempa flago en 1975 post tutlanda konkurso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suriname - Colonial Flags.
  2. (1-a de januaro 1998) “Towards a typology of Suriname nationalism”, New West Indian Guide / Nieuwe West-Indische Gids 72 ((3-4)), p. 257–281. doi:10.1163/13822373-90002593. Alirita 8-a de oktobro 2020.. 

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo en la angla Vikipedio.