Flago de Svazilando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Svazilando estis adoptita la 1-an de oktobro 1968. La ruĝa strio estas por pasintaj bataloj, la bluo por paco kaj stabileco, kaj la flavo por la naturaj rimedoj de Svazilando. La centra fokuso de la flago estas ŝildo kaj du lancoj, simbolante protekton de la malamikoj de la lando. Ĝia koloro volas montri ke blankuloj kaj nigruloj vivas en paca kunekzistado en Svazilando. La flago estas bazita sur tia donita de reĝo Sobhuza la 2-a en 1941.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]