Flago de Togolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Togo estis adoptita la 27-an de aprilo1960. Ĝi havas kvin egalajn horizontalajn striojn de verda (supro kaj malsupro) alternita kun flava. Ekzistas blanka kvin-pinta stelo sur ruĝa kvadrato en la supra hisflankangulo. Ĝi uzas la popularajn tutafrikajn kolorojn de Etiopio, sed la dizajno similas al la flago de Liberio kiu estas eĥo de la flago de Usono.

La flago estis dizajnita de la artisto Paul Ahyi. Ahyi (1930 - 4-an de januaro 2010) estis rigardita kiel la plej granda afrika artisto en la nuntempo.