Flago de Turkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Turkia Respubliko)
Flago de Turkio
Flago de Turkio
Flago de Turkio
nacia flago
Lando  Turkio
Kromnomo Ayyıldız (lunstelo), Albayrak (ruĝa flago), Ayyıldızlı Albayrak (lunstela ruĝa flago)
Uzo 111111
Proporcio 2:3
Priskribo blanka duonluno kaj kvinpinta stelo sur ruĝa fono
Oficialigo 1844
vdr

La flago de Turkio (turke Türk bayrağı) estas la oficiala nacia flago de la Respubliko Turkio kaj la antaŭe ekzistinta Otomana Imperio.

La flago ofte nomatas "Lunstelo" (turke Ayyıldız), "Ruĝa Flago" (turke Albayrak ) aŭ "Lunstela Ruĝa Flago" (turke Ayyıldızlı Albayrak).

Historio[redakti | redakti fonton]

historia flago de la Otomana Imperio

Origine la flago de la Otomana Imperio estis kvaronluno sur blua fono. Dum la jaro 1793 la sultano Selimo la 3-a enkondukigis la ruĝanfonon, kaj dum 1844 la stelo estis aldonita. Tiu versio oficiale konfimiĝis la 5-an de junio 1936 por la Respubliko Turkio. La ruĝa koloro laŭ la regantoj memorigu pri la soldatoj, kiuj verŝis sian sangon por la lando.

Pri la ekesto de la flago cirkultas multaj, parte patosaj legendoj. Unu el ili tekstas, ke otomana sultano post granda, por la turka armeo favora batalo pasas riveregon aŭ lageton, kiu pro la sango de la mortintaj turkaj soldatoj koloriĝis ruĝe. Sur la akvosurfaco speguliĝas la parte lumigita luno kaj iuj steloj. Tiu bildo kortuŝas la turkan reganton kaj tial estas simbole eternigita per la turka flago.

La simboloj kvaronluno kaj stelo havas longan, praislaman tradicion. Dum la antikva epoko la loĝantoj de la urbo Bizanco adoris Diana'n, la grekan diinon de ĉaso, kies simbolo estis kvaronluno. La romia imperiestro Konstantino la Granda dum la jaro 330 dediĉis la urbon, kiu poste laŭ lia nomo ekhavis la nomon Konstantinopolo, al Mario, la patrino de Jesuo. Ŝia simbolo, la stelo, estis aldonita al la kvaronluno. Kiam la Otomana Imperio dum la jaro 1453 konkeris Konstantinopolon kaj islamigis la urbon, la du urbaj simboloj transpreniĝis de la otomanaj regantoj.

La ĉefa flago de la otomanoj tamen estis flago kun tri kvaronlunoj, kaj en variaĵo sur verda fono, verdo por la islamo, kaj en dua variaĵo sur ruĝa fono, ruĝo memore al la patriote mortintaj soldatoj kaj aliaj regnanoj.

Utiligo de la turka flago[redakti | redakti fonton]

flirtanta turka flago

La mezuro de la tuta flago kaj la aspekto kaj pozicio de la kvaronluno kaj stelo sur ĝi kompreneble estas matematike ekzakte difinitaj. La utiligo de la turka flago estas per leĝoj reguligita kaj estas severe kontrolata. Multaj turkoj tial konsideras la turkan flagon "netuŝebla". Damaĝitaj aŭ malperfekte faritaj flagoj estas serĉataj kaj la posedanto estas premata senprokraste anstataŭigi la flagon per perfekta, laŭdifina flago.

La flago de Kipro[redakti | redakti fonton]

La flago de la mediteranea insulo Kipro, kiu estas enloĝata kaj de greka plimulto kaj de turka malplimulto, dum la jaro 1960, kiam la insulo sendependiĝis de antaŭa administrado fare de la armeo de Britio, ricevis tute novan flagon, ĉar oni volis eviti kaj similecon kun la flago de Grekio kaj kun tiu de Turkio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]