Flago de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Usono
Flago de Usono
Flago de Usono
nacia flago
Lando  Usono
Kromnomo Steloj kaj Strioj
Uzo 111111
Proporcio 10:19
Oficialigo 1777 (La 13-stela flago)
Reoficialigo 4-a de julio 1960 (La 50-stela flago)
vdr

La flago de Usono (ankaŭ konata kiel „Steloj kaj Strioj" aŭ „La Stelplena Standardo”) inspiris la desegnojn de la flagoj de Teksaso, Havajo, Kubo, Portoriko, Ĉilio, Urugvajo, Liberio kaj kelkaj ŝtatoj en Brazilo.

La ĝuste farita usona flago havas 64 apartajn pecojn – 50 blankajn stelojn, bluan kampon apud la stango, ses blankajn striojn kaj sep ruĝajn striojn. La aranĝo de la steloj laŭ vicoj oficiale establiĝis en 1912 per ekzekutiva ordono de prezidento William Howard Taft. (Kvankam Betsy Ross ricevas la agnoskon pri kunkudrado de la unua usona flago, historiistoj ne trovis pruvon pri tiu pretendo).

Dum la batalo de Bull Run en la usona interŝtata milito, soldatoj de la suda konfederacio pafis inter si pro simileco de la flagoj de la du armeoj. La flago de la konfederacio nomiĝis la „Stars and Bars” (steloj kaj tri larĝaj strioj) kaj la unuiĝa flago nomiĝas „Stars and Stripes” (”Steloj kaj Strioj”). Iuj kanadanoj nomas la usonan flagon „Polka Dots and Grill” (pizpunktoj kaj rostkrado).

La 13-stela flago, uzata 1777 - 1795

La unua nacia flago de Usono, la „Continental Colors” (kontinentaj koloroj) konsistis el 13 strioj por prezenti la ribelajn anglajn koloniojn kaj la brita „Union Jack” kiel kampo por indiki lojalecon al la reĝo. Ĝi produktiĝis dum la tuta usona historio, kvankam ĝi estis oficiala nur inter 1777 kaj 1795. Dum la 19-a jarcento estis kutimo, ke politikaj kandidatoj metu siajn reklam-sloganojn kaj motojn en la strioj, sed poste tio malpermesiĝis.

La 15-stela flago (1795 - 1818) inspiris verkadon de la nacia himno

StarSpangledBannerFlag.svg La „Star-Spangled Inner” (stelplena standardo) – kiu inspiris Francis Scott Key, ke li verku la samtitolan poemon, kiu poste fariĝis la nacia himno – havis 15 stelojn kaj 15 striojn. Tiu desegno uziĝis inter 1795 kaj 1818[1].

Dum la interŝtata milito en Usono, prezidento Lincoln rifuzis permesi, ke la steloj de la malaliĝintaj ŝtatoj foriĝu de la flago[2] .

La 48-stela flago, uzata 1912 - 1959

La stelo-desegno, kiu plej longe uziĝis, estas tiu de la flago inter 1912 kaj 1959. Naŭ el la ceteraj versioj uziĝis nur dum unu jaro. Kvankam la baza desegno de la usona flago havas 200 jarojn de ekzisto, multaj aliaj estas pli malnovaj[3].

La desegninto de la Steloj kaj Strioj, Francis Hopkins, submetis fakturon al la usona parlamento pro sia laboro kaj aliaj flag-desegnoj. Lia peto pri 1440 USD en papermono kaj 24 USD en metalmono aŭ barelkvarono da vino rifuziĝis[4][5] .

Steloj en pli fruaj versioj de la usona flago estis ok-pintaj. La uzo de kvinpintaj ŝajne baziĝis sur plifacileco de fabrikado. La Flagkodo adoptita de la usona kongreso por reguli pravan flagetiketon verkiĝis en 1923. Ĝi aktualiĝis en 1976. Ĉiu ŝtato kaj la federacia registaro havas leĝojn kontraŭ la misuzado de la usona flago. En Teksaso, ofendinto povas puniĝi je ĝis 25 jaroj en prizono post pied-tretado de la flago, bruligo aŭ alispeca malrespekto al ĝi[6][7][8].

Neniam estis oficiala kialo por la koloroj de la usona flago, kvankam historiistoj diras, ke la blanko simbolas purecon, la ruĝo kuraĝon kaj la bluo justecon, lojalecon kaj persiston.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Warner (1998) Senate Concurrent Resolution 61. U.S Government Printing Office. Alirita April 5, 2014.
  2. Duane Streufert A website dedicated to the Flag of the United States of America – The 50 Star Flag. USFlag.org. Alirita September 12, 2013.
  3. Hemp American Flag To Be Flown Over U.S. Capitol. WAMU. Alirita February 20, 2014.
  4. Journals of the Continental Congress, 1774–1789, 8:464.
  5. (2004) Naval Ceremonies, Customs, and Traditions. Naval Institute Press. ISBN 9781557503305.
  6. Zall, Paul M.. (1976) Comical Spirit of Seventy-Six: The Humor of Francis Hopkinson. San Marino, California: Huntington Library.
  7. Journals of the Continental Congress – Friday, October 27, 1780. Library of Congress. Alirita September 3, 2010.
  8. (1981) So Proudly We Hail : The History of the United States Flag. Washington, D.C.: Smithsonian Institution Press, p. 98–101. ISBN 0-87474-448-2.