Flago de la Centr-Afrika Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Centr-Afrika Respubliko

La flago de la Centr-Afrika Respubliko estis oficiale akceptita la 1-an de decembro 1958. Ĝi estis desegnita de Barthélemy Boganda, la unua prezidanto de la aŭtonoma teritorio Ubangi-Ŝari. Boganda opiniis, ke "Francio kaj Afriko devas elpaŝi kune" : li tial kombinis la kolorojn de la flago de Francio (ruĝo, blanko, bluo) kun la panafrikaj koloroj (ruĝo, verdo kaj flavo). La ruĝa koloro simbolas la sangon de la centrafrika nacio (la sango disverŝita por obteni sendependiĝon, kaj tiu disverŝota por protekti la patrolandon), kaj per sia vertikaleco ligas la "eŭropajn" kaj "afrikajn" partojn de la flago. La blua koloro reprezentas ĉielon kaj liberecon. La blanka simbolas pacon kaj dignon, dum la verda kongruas kun espero kaj fido. Fine, la flava koloro reprezentas toleremon. Pli ĝenerale, la flago de Centr-Afrika Respubliko esprimas deziron pri la unueco de ĉiuj popoloj de la mondo, kaj pli precize de ĉiuj afrikaj popoloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]