Flago de Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Unuiĝintaj Nacioj
Flago de Unuiĝintaj Nacioj
Flago de Unuiĝintaj Nacioj
flago
Uzo 111111
Proporcio 2:3 kaj 3:5
Oficialigo 20-a de oktobro 1947
vdr

La flago de Unuiĝintaj Nacioj estas la oficiala signo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) ekde la 20-a de oktobro 1947. Hodiaŭ ĝi ankaŭ estas konsiderata kiel signo de la tuta tero respektive de la homaro.

Prezentado[redakti | redakti fonton]

Emblemo[redakti | redakti fonton]

UN-flago ĉe la United Nations Plaza, San Francisko

La flago prezentas blankan terglobon sur helblua bazo, kadrita de du olivarbaj branĉoj. La mapo prezentas la tutan landaron, sur kiu homoj vivas - pro tio sen Antarkto. En la centro lokiĝas la geografia arkto, ĉirkaŭ ĝi estas la kontinentoj de la norda duonsfero, la suda duonsfero estas distirata kaj tial tro grande prezentata.

Oficiala difino priskribas la flagon jene:

Citaĵo
 Mapo de la mondo reprezentanta azimutan projekcion centritan je la Norda Poluso, en florkrono konsistanta el krucigitaj konvenciigitaj branĉoj de la olivarbo; [...] La projekcio de la mapo plivastigas je 60° de suda latitudo, kaj enhavas kvar kuncentrajn ciklojn. 
— Oficialaj sigelo kaj emblemo de Unuiĝintaj Nacioj, Reporto de la Ĝenerala Sekretario, 15an de Oktobro 1946[1]

La olivarbaj branĉoj estas klasika paca signo. La flago prezentas per tio la bazan celon de Unuiĝintaj Nacioj: La tuta mondo unuigita en paco.

Historio[redakti | redakti fonton]

historia flagoFlago de 1945 ĝis 1947

La flago de UN estis akceptita la 20-an de oktobro 1947 per rezolucio 167 (II) de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi tre similas al unua flaga koncepto de aprilo 1945. La nura diferenco konsistas el la fakto, ke la unua koncepto prezentas la amerikan duoblan kontinenton subendirektite; en 1947 estis la grenviĉa meridiano (kaj kun ĝi Eŭropo kaj Afriko) subendirektigita.

La rezolucio donis al la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj la rajton, fari fundamentajn planojn por la uzado de la flago. Tiujn rajtojn li uzis la 19-an de decembro 1947, proklaminte la flagan kodon (angle Flag Code). Poste li publikigis pli detalajn reguligojn per la flagaj reguligoj (angle Flag Regulations). Laŭ artikolo 7 de la flaga kodo estas ĉiu uzo komerca ne permesita.

Veturiloj de Unuiĝintaj Nacioj estas blankaj, sed kaskoj kaj biretoj estas kolorigataj helblue, kiel la flago. Tial estas alia nomo por la pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj blukaskuloj.

La “Konvencio pri la sekureco de personaro de Unuiĝintaj Nacioj kaj de kunordigita personaro” de la 9-a de decembro 1994 deklaris la flagon kaj la simbolon de Unuiĝintaj Nacioj kiel protekta signo, kiu donas al civilaj kunlaborantoj kaj blukaskuloj de pactrupoj kaj al ties konstruaĵoj sekurecon ĉe armaj konfliktoj. En tiu kunteksto estas ilia uzo rajte limigita. Ĝis tiam kelkaj veturiloj havis (anstataŭ la skribaĵon UN) la Ruĝan Krucon.

Flagoj de unuopaj UN-organizaĵeroj[redakti | redakti fonton]

La flagoj de la unuopaj eroj de UN bazas sur la baza flago de UN - hele blua flago kun blankaj signoj. Kelkaj eroj ankaŭ uzas la olivarbajn branĉojn aŭ la koordinatan rastron.

Organizaĵo Flago Komento
UNESKO (UNESCO)
United Nations Educational,
Scientific and Cultural
Organization
La emblemo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo enhavas stiligitan templon, kies kolonoj konsistas el la angla akronimo de la nomo de la organizaĵo.
UNICEF
United Nations
International Children’s
Emergency Fund
La organizaĵo por helpo al infanoj de Unuiĝintaj Nacioj uzas la bazan flagon de UN kun olivarbaj branĉoj, sur kiu lokiĝas silueto de patrino kun infano.
MOS (WHO)
World Health
Organization
La monda organizaĵo pri sano uzas la flagon de UN, sur kiu lokiĝas la kaduceo kiel simbolo de saniga scienco.
IAEO (IAEA)
International Atomic
Energy Agency
La internacia atomenergia organizo uzas la bazan flagon de UN kun la olivarbaj branĉoj, sur kiu lokiĝas simbola atoma modelo.
ICAO
International Civil
Aviation Organization
La internacia civila aviada organizo uzas la flagon de UN kaj la koordinatan rastron, adiciita de du stiligitaj flugiloj kiel simbolo de aviada scienco
ITU International
Telecommunication Union
La internacia telekomunika unio uzas la bazan flagon de UN sen olivarbaj branĉoj, sur kiu lokiĝas fulmo kiel simbolo por elektro kaj la angla akronimo por la organizo.
MOM (WMO)
World Meteorological
Organization
La monda organizaĵo pri meteologio uzas la flagon de UN, ĉe kiu lokiĝas sur la UN-emblemo kaj la franca (OMM) kaj la angla (WMO) akronimoj de la organizaĵo.

Flagaj planoj baze de la UN-flago[redakti | redakti fonton]

En kelkaj landoj, en kiuj ekzemple post militoj kun la helpo de UN la ŝtato estas rekonstruata, estis proponataj flagoj, kiuj enhavas la kolorojn de la UN-flago kiel neŭtrala kompromiso kaj kiel signo de esperita paco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]