Flagprotokolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flagprotokolo[redakti | redakti fonton]

  • Flago estas respekt-atesto al iu nacio kaj tial ĝi ne flirtu dumnokte. La hisado de la flago tial okazu dum sunleviĝo (aŭ pliposte), la malhisado ekzakte dum sunsubiro. Nur kiam landoflago estas lumigata je ambaŭ flankoj, ĝi rajtas flirti ankaŭ post sunsubiro.
  • Flago neniam tuŝu la teron.
  • Oni ne rajtas uzi nacian flagon por komercaj celoj.
  • Por la dimensioj de flago ne estas reguloj. Ĝenerale la proporcioj longo:larĝo estas 3:2.
  • Se oni uzas vimplon la longo de la vimplo devas esti iom pli longa ol la diagonalo de la flago.