Flagy (Seine-et-Marne)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Flagy.
Flagy
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Pariza Regiono
Departemento Seine-et-Marne
Arondismento Fontainebleau
Kantono Lorrez-le-Bocage-Préaux
INSEE kodo 77184 [+]
Poŝtkodo 77940
Kodo laŭ INSEE 77184
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jacques Drouhin
2008-2013
Demografio
Loĝantaro 621  (2005)
Loĝdenso 74,1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 19′ N, 2° 55′ O (mapo)48.3130555555562.9222222222222Koordinatoj: 48° 19′ N, 2° 55′ O (mapo)
Alto De 69 ĝis 151 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 7,21 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Flagy (Seine-et-Marne)
Flagy (Seine-et-Marne)
DEC
Flagy
Flagy
Situo de Flagy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Flagy (Seine-et-Marne) [+]
vdr


Flagy [flaĵi] estas franca komunumo, situanta en la departemento Seine-et-Marne, en la administra regiono Pariza Regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tra Flagy fluas la rivereto Orvanne.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Flagy jam ekzistis en la gaŭlo-romia epoko, sub la nomo "Flaviacum". Ĝi estas menciita en la 12-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eksa malgranda fortikigita loko. La vilaĝon oni konstruis en la 12-a jarcento laŭ ordono de Ludoviko la 7-a en 1130.[1]. Konstruita rande de la reĝa bieno, ĝin oni realigis laŭ kvadrata plano, kiel nuntempe plu montras la sep paralelaj stratoj, kiuj ĉiuj kondukis al la rivereto, super kiu estas sep pontoj. La Orvanne-fluejo estis alidirektita, cele akvoprovizi muelejon. Tiu ĉi, konstruita en la 13-a jarcento, plu ekzistas kaj bone reprezentas la tradician regionan arkitekturon.[2] Krom la rivereto provizanta homojn kaj bestojn per akvo, estis puto ĉe ĉiu el la sep paralelaj stratoj. Pluraj plu ekzistas, ili estis ĉiutage uzataj ĝis la jaro 1960. Je la tago de kultura heredaĵo, estas vizitindaj du enirejoj de subteraĵoj. Tiam ekzistis tuta reto, kiu kunligis la provianto-kelojn. La vilaĝanoj uzis ilin kiel kaŝejojn, kiam malamikoj invadis la vilaĝon.


Kuriozaĵo estas sur la tegmento de la preĝejo : la ventomontrilo konsistas el du simboloj: koko kutima franca simbolo kaj porkokapo, alia simbolo, daŭra memoraĵo pri loka legendo parole transdonita. Dum la centjara milito, la terura nigra pesto trafis multajn Pariz-regionajn vilaĝojn. Trafitaj de la epidemio, loĝantoj de proksima vilaĝo petis helpon de Flagy, kie staris hospitalo (Hôtel-Dieu). Sed la Flaĵianoj vigle rifuzis, ke tiaj malsanuloj eniros en ilian vilaĝon. La kompatinduloj devis serĉi aliloken pli bonan akcepton. Oni diras, ke la episkopo indignigita pro tiu senkompata senkora sinteno punigis la vilaĝanojn. De tiam porkkapa ventomontrilo superas la preĝejon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 1990 estis 415 loĝantoj, en 1999 estis 534,[3] en 2005 estis 621[4] kaj fine de 2021 estis 602 loĝantoj

Demografia evoluo de Flagy (Seine-et-Marne) inter 1793 kaj 2019
1793 1800 1851 1901 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2005 2019

449

423 448 345 363 326 377 374 415 534 621 622

Lokoj kaj Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La muelejo de Flagy

Verŝajne la muelejo estis finkonstruita je la fino de la 13a jarcento. Ĝi eble apartenis al Blanka de Kastilio ĉar tiam Flagy apartenis al la reĝa bieno.

La mueleja padelrado estis movita de la akvo de la rivereto, Orvanne.La muelejo fabrikis la farunon necesan por loĝantoj.

Komence de la 19a jarcento akvoturbino anstataŭis la padelradon. La turbino ekfunkcigis dinamon, kiu produktis elektron, kvankam ne konstantan.

Tamen en 1940 dum la dua monda milito denove la muelejo fabrikis farunon, nesciate de germanaj okupantoj.

En 1965, la muelejo estis restaŭrata, ĝi retrovis sian unuan aspekton, t.e. la originajn trabaj-murojn, la tegolrompaĵojn dronitajn en pajarĝila mortero, la videblajn ŝtonojn kaj la pinjonon kun ĝia bela volbo.

Poste ĝi iĝis hotelo-gastejo sub la nomo de "Moulin de Flagy."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]