Flairck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flairck estas nederlanda muzika grupo kiun fondis en 1976 Erik Visser. La nomo Flairck estas miksaĵo de la angla vorto Flair kaj la nederlanda vorto Vlerk, same kiel la muziko estas miksaĵo de diversaj stiloj kaj kulturoj. Precipe ili ludas proprajn komponaĵojn, ĝenerale instrumente. Dum koncertoj estas rimarkebla la granda nombro de diversaj instrumentoj.

Flairck konsistis tra la jaroj el diversaj homoj, Erik Visser estas la sola persono kiu ĉiam estis parto de la grupo. Flairck faris turneojn interalie en Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Ameriko.

En la jaro 1978 ili eldonis unuan diskon, post kiam Flairck en 1979 gajnis la premion Zilveren Harp (Arĝenta Harpo). En 1988 ili gajnis la premion Gouden Harp (Ora Harpo).

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 1978 - Variaties op een dame
  • 1980 - Gevecht met de engel
  • 1980 - Live in Amsterdam
  • 1981 - Circus
  • 1982 - Flairck & orkest
  • 1982 - Moustaki & Flairck
  • 1984 - Bal masqué
  • 1986 - Encore
  • 1986 - Sleight of Hand
  • 1989 - The Emigrant
  • 1989 - Flairck 10
  • 1990 - Alive
  • 1992 - De Optocht
  • 1994 - Kamers
  • 1995 - The Chilean Concerts
  • 1996 - De Gouden Eeuw
  • 1998 - Cuerpos Tocados: Music for the Body
  • 2000 - Symphony for the Old World
  • 2004 - One Man Parade

Premioj[redakti | redakti fonton]

Membroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]