Flakurtiacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flacourtiaceae estis angiosperma familio en la sistemo de Cronquist kaj kelkaj aliaj sistemoj de planta klasado. Oni ofte plendas ke Arthur Cronquist emis ĵeti ĉiujn restantajn membroj de ordo, la restaĵojn ne klare estantaj en iu ajn familio kun proksime parencaj genroj, en unu ĉion-servan, "rubujan" familion. La flakurtiacoj ŝajnas havi tiun rolon por la ordo de violaloj en la sistemo de Cronquist: la tropikaj, subtropikaj kaj mezklimataj specioj havas malmultajn komunajn trajtojn, kaj la flakurtiacoj estas iom tro diversaj por esti familio.

En la sistemo de Cronquist, la flakurtiacoj havis 89 genrojn kaj pli ol 800 speciojn. De tiuj ĉi multaj nun klasiĝas inter la salikacoj laŭ la sistemo de la Angiosperm Phylogeny Group.

Genroj antaŭe metitaj en la familio de la Flakurtiacoj (nuna familio donita interkrampe)