Flamkardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flamkardelo
Flamkardelo
Flamkardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. flammea'
Carduelis flammea
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ino, Otavo, Ontario

La Flamkardelo, Carduelis flammea, estas specio de la familio de Fringedoj. Ili reproduktiĝas iom pli sude ol la Arkta flamkardelo, ankaŭ en biotopoj kun makiso aŭ arbustaro. Nomiga subspecio C. f. flammea (Mealy Redpoll en angla) reproduktiĝas en nordaj partoj de Nordameriko kaj Eŭrazio. Estas ankaŭ subspecio de Islando, C. f. islandica, kaj alia kiu reproduktiĝas en Gronlando kaj Bafina Insulo, C. f. rostrata (Granda flamkardelo). Krome oni priskribis alian subspecion nome C. f. holboellii kiel Longbeka flamkardelo. Ĉiuj formoj migras suden vintre al suda Kanado, norda Usono kaj plej parto de Eŭrazio. Tiuj holarktisaj birdoj estas rimarkinde rezistaj al malvarmaj temperaturoj[1] kaj vintraj movoj direktiĝas ĉefe al manĝodisponeblo. La Komuna flamkardelo estas malpli granda, malpli blanka, pli bruna, pli roza kaj pli strieca ol la Arkta flamkardelo. Estas du distingaj populacioj (unu pli hela, dua pli malhela) unuigitaj en islandica, kies rilatoj estas nesolvataj[2].

Komuna flamkardelo

La Komuna flamkardelo estas pli granda kaj pli pala ol la Malgranda flamkardelo kun kiu ĝi ofte miksiĝas, ŝajne sen grava interreproduktado spite simpatrio tiom ĵuse starigita ke malhelpas firmajn konkludojn.[3]

Aspekto

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo, laŭ kiu masklo montras tre klaran ruĝecan markon en supra brusto kiu nuanciĝas al gorĝareo supren kaj amplekse al brustoflankoj suben, dum ino havas tie nur iom da helbruna nuanco, kvankam ambaŭsekse estas nigra mentono. Ĝenerale la ino estas iom pli senkolora kaj ne havas tiom markatan kapobildon, kvankam ja similan. Masklo montras krom la menciitan nigran mentonon tre malhelruĝan frunton super nigreca brido kiu ĉirkaŭas la bazon de helflava beko al la okulo, kiu montras iom da hela ringo. La orelareo estas pli bruna ol la grizeca nuko, la dorso estas bruna kun malhela strieco kaj la flugilplumoj kaj forkoforma vosto pli nigrecaj. La suba ventro estas blankeca.

Referencoj

  1. adn.com | Wildlife News : Some birds tougher than winter
  2. Seutin et al., 1995
  3. Sangster et al., 2002

Eksteraj ligiloj