Flanpano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turka flano
Pita.jpg
Flanoj antaŭ la bakujo, supra Egiptujo
Bakejo en supra Egiptujo

Flanpano aŭ platpano estas simpla pano, kiu konsistas el faruno, akvo, salo kaj ofte sen gisto. Pro manko de la gisto, la flano ne sveliĝas, restas maldika de milimetroj ĝis kelkaj centimetroj. Kelkfoje oni uzas giston (pita).

Ĝi estis konsumita jam en la antikva Egipto kaj Sumerio.

Religia signifo[redakti | redakti fonton]

La esprimo de nefermentita pano, kiu ne estas pretigita kun fermentiloj. Tiuj platpanoj donas specialan religian signifon al anoj de judaismo kaj kristanismo. Judoj konsumas nefermentitajn panojn kiel ekzemple macon dum pesaĥo.

Nefermentita pano estas uzita en la okcidenta kristana liturgio dum festado de la Komunio. Aliflanke, la plej multaj orientaj eklezioj eksplicite malpermesas la uzon de nefermentita pano (greke: azimes) por Komunio, kiel apartenantan al la Malnova Testamento kaj aprobas nur panon kun gisto, kiel simbolon de la Nova. Efektive, tio estis unu el la tri punktoj de disputo kio kaŭzis la skismon inter orientaj kaj okcidentaj eklezioj en 1054.

Kanona juro de la Latina Rito de la Romkatolika Eklezio postulas la uzon de nefermentita pano por la hostioj, kaj nefermentitaj oblatoj por la komuneco de la fidela. La pli liturgiaj protestantaj eklezioj emas sekvi la latinan katolikan praktikon, dum aliaj uzas aŭ nefermentitajn oblatojn aŭ ordinaran panon, depende de la tradicioj de ilia speciala denominacio aŭ loka uzokutimo.