Flavŝultra agelajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavŝultra agelajo
Flavŝultra agelajo
Flavŝultra agelajo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
Specio: 'A. xanthomus'
Agelaius xanthomus
(Sclater, 1862)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Endanĝerigita natura arealo en sudokcidenta Porto-Riko
Endanĝerigita natura arealo en sudokcidenta Porto-Riko
Endanĝerigita natura arealo en sudokcidenta Porto-Riko
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavŝultra agelajo (Agelaius xanthomus), konata ankaŭ hispanlingve kiel La Mariquita de Puerto RicoCapitán (kapitano), estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj.

Ĝi troviĝas kiel endemia en la insularo de Porto-Riko kaj estas 1 el 11 specioj apartenantaj al la genro de Agelajoj kiu enhavas nigrecajn speciojn kiuj havas kolorajn markojn en kapo aŭ ŝultroj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La nomiga formo de la Flavŝultra agelajo (A. x. xanthomus) estis unuafoje priskribata el Porto-Riko kaj Vieques en 1862 fare de Philip Sclater kiel Icterus xanthomus. Tiu specio estas tre proksime rilata al, kaj eble devena el, la Ruĝaflugila agelajo (Agelaius pheoniceus). La Oranĝecŝultra agelajo (Agelaius humeralis), specio el Kubo kaj Haitio, estas morfologie intermeza inter A. xanthomus kaj A. humeralis. Ĝis ĵuse kelkaj fakuloj konsideris A. xanthomus kiel subspecio de A. humeralis. La American Ornithologists' Union en 1983 konsideris A. xanthomus, kun A. humeralis, superspecio. La ĉefa fizika diferenco inter A. xanthomus kaj A. humeralis estas la bekoj, ĉar tiu de A. humerali' estas pli larĝa ĉebaze.[1] La agnoskita subspecio A. x. monensis, aŭ Mona flavŝultra agelajo, estis priskribata de Barnes en 1945 el la insuloj de Mona kaj Monito.[1]

Fizika priskribo[redakti | redakti fonton]

La Flavŝultra agelajo, kiel nomo implicas, estas brilnigra birdo kun malgrandaj ŝultromakuloj de blanka bordo. Nematuruloj posedas senkolorecan koloron kaj brunan ventron. Kvankam koloro de plumaro estas nedistingebla inter seksoj, estas iom da seksa dimorfismo en tiu specio ĉar maskloj estas pli grandaj ol inoj. Plumaraj nenormalecoj estas raraj en tiu specio. Plenkreskaj individuoj estas 20–23 cm longaj; averaĝe maskloj pezas 41 g kaj inoj 35 g. Seksa kategoriigo povas fariĝi ankaŭ pro enverguro ĉar maskloj estas 1.1oble pli grandaj kaj havas longon de 102 cm, dum ina enverguro estas averaĝe de 93.3 cm.

Similaj specio estas la Nigrakapa oriolo, Icterus dominicensis, sed tiu havas pli fajnan bekon kaj flavajn pugon kaj subvoston. La Grandantila kviskalo, Quiscalus niger, estas pli granda kaj tute nigra.

La voĉo estas varia kaj inkludas fajfojn, grakojn, kriĉojn kaj raspajn notojn.

Kiel distingilo temas pri birdoj kiuj ariĝas multnombre kaj ek- kaj elflugas al kaj el ripozejoj krepuske kaj frumatene.

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Portorika seka arbaro, habitato de la Flavŝultra agelajo, en la insulo de Caja de Muertos (Ĉerko) de suda marbordo de Porto-Riko.

Tiu neotropisa specio estis iam komuna en la marbordaj arbaroj de la insularo de Porto-Riko sed dum la komenco de la 20a jarcento tiuj arbaroj estis detruitaj por permesi la disvolvigon de la plantejoj de sukerkano. Post la malaltiĝo de la sukerindustrio post la 1930-aj jaroj la marbordaj areoj suferis la disvolviĝon de domkonstruado. Kiel sekvo la specio estas nune limigita al tri areoj: la insuloj de Mona kaj Monito, kie disvolviĝis subspecion (A. g. xmonensis); la areo de Militŝipbazo Roosevelt Roads en orienta Porto-Riko; kaj la sudokcidentaj Porto-Rikaj sekaj arbaroj kaj manglejoj. Kvankam ĉiuj tri lokoj estas konsiderataj marbordaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj, tiu specio estis observata tiom for interne kiom ĝis la monta urbo de Lares en subtropikaj humidaj arbaroj for de la reprodukta sezono. Tiu specio estis observata ankaŭ en Nacia Naturrezervejo Cabo Rojo. La habitatodetruo kaj nestoparazitado fare de la Brila molotro (Molothrus bonariensis) kondukis al drasta populacia malpliiĝo dum la mezo de la 1970-aj jaroj al komenco de la 1980-aj. En 1976 la populacio de la nomiga formo estis ĉirkaŭkalkulita je 2,000 individuoj sed en 1982 la ĉirkaŭkalkulata populacio falis draste al nur 300 individuoj. Konservoklopodoj plialtigis la populacion al 1,250 paroj. Lastatempaj kalkuloj notis 1,300 individuojn de malpliiĝanta populacio en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 210 km².

En 1976 Post kaj Wiley ĉirkaŭkalkulis la populacion de la subspecio de Mona je nur 200 individuoj.[2] Sekvaj studoj el 1981 al 1995 ĉirkaŭkalkulis la tutan populacion inter 220 kaj 400 individuoj. Studoj faritaj en la insulo de Monito, je 5 km nordokcidente de Mona, montris averaĝon de 25 individuoj kies reproduktado estis observata. La studoj montris ankaŭ ke tiuj birdoj veturas el okcidenta marbordo de Mona al Monito.

Flavŝultraj agelajoj estas nemigrantaj birdoj, sed parto de la populacio de la nomiga formo moviĝas el marbordaj areoj internen for de la reprodukta sezono por manĝi.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Flavŝultraj agelajoj estas ĉiomanĝantaj, sed estas konsiderara ĉearbaj insektovoraj ĉe majoritato de ties dieto konsistas el insektoj. Wetmore kaj Post plenumis studojn por determini la dietan kutimaron de la nomiga formo A. x. xanthomus. La studoj analizis la stomakan enhavon de kelkaj individuoj (25 de Post kaj 55 de Wetmore) kaj trovis pruvojn de konsumado de insektoj apartenantaj al ordoj de Lepidoptera, Orthoptera, Homoptera, Coleoptera, Diptera, Dermaptera kaj Hymenoptera, materialo de Araneoidoj de la ordo Araneae, senidentigitaj moluskoj, kaj planta materialo. Krom natura materialo, tiu specio konsumas ankaŭ procesitan manĝon kia gregomanĝo, homa manĝo (kuirita rizo kaj sukero), hundomanĝo kaj simimanĝo. Planta materialo estis akirita el procesita manĝo dum insektoj estis plukitaj el la arbaj tavoloj de la kanopeo kaj subkanopeo. Dum la reprodukta sezono ties dieto estas komponita de 90 % de artropoda materialo.[3]

Oni ne faris ankoraŭ similajn studojn por determini la dietan kutimaron de la Mona subspecio, sed oni observis konsumadon de insektoj, araneoj, fruktoj el Pithecellobium kaj la kaktoj Selenicereus, Cephalocereus royenii, Harrisia portoricensis, kaj Opuntia, semoj el simarubo (Bursera simaruba) kaj Ficus kaj nektaron el aloo (Aloe vulgaris), jukao kaj Croton discolor.

Reproduktado kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Flavŝultra agelajo reprodukta sezono komune daŭras el aprilo al aŭgusto sed oni observis reproduktan aktivecon el februaro al novembro. La komenco de la reprodukta sezono koincidas kun la komenco de la pluvsezono, kaj tio klarigas la fluktuon en la komenco kaj fino de la reprodukta sezono. Oni supozas ke tiu specio estas monogama kun ununura klopodo jare kaj kun nestumado plenumata en izolaj kolonioj. Nestoj de kaj la nomiga formo kaj de la Mona subspecio enhavas el 1 al 4 ovojn kun averaĝo de 3 ovoj. Tiuj estas bluverdaj kun brunaj punktoj kaj estas kovataj dum 13 tagoj fare de la ino. Ambaŭ seksoj atingas seksan maturecon post 1 jaro de aĝo.

Same kiel ĉe aliaj specioj de Agelaius ankaŭ tiu specio kutime konstruas malferman, tasforman nestojn en arboj, sed nestolokoj kaj formoj povas varii depende de la loko kaj disponeblo de konstrumaterialo. La populacio de Roosevelt Roads konstruas nestojn en truoj de mortintaj mangrovoj, dum la Mona subspecio konstruas nestojn en kornicoj aŭ fendoj de la marbordaj klifoj. Resume tiu specio uzas 8 diversajn nestohabitatojn: kotaj plaĝetoj kaj salejoj; antaŭbordaj rifoj de ruĝa mangrovo; arbaroj de nigra mangrovo; paŝtejoj de malaltaj teroj (seka marborda arbaro); ĉeurbaj areoj; kokonusaj plantejoj; kaj marbordaj klifoj. Nur inoj respondecas pro la konstruo de la nesto, dum idomanĝigado estas farata de ambaŭ gepatroj. Elnestiĝo okazas 13 al 16 tagojn post eloviĝo. Maskloj defendas malgrandajn teritoriojn, kutime de ĉirkaŭ 3 metroj, dum la reprodukta periodo. Antaŭ la nestoperiodo maskloj defendas iom pli grandajn teritoriojn por forpeli aliajn masklojn.[4]

Flavŝultraj agelajoj engaĝiĝas en formikumo, rara kutimo observita nur ĉe la Portorika nesospingo inter karibiaj birdoj.[5] Oni observis individuojn surmetantajn formikojn de la specio Pheidole sur siaj korpoj kaj plumoj dum mallonga tempero (8 min.).

Tiu specio engaĝiĝas ankaŭ en ĉikanado, kutimo per kiu areto de birdoj, el unu aŭ pliaj specioj, atakas konatan predanton (kutime por defendi ovojn aŭ idojn).

Minacoj kaj konservoklopodoj[redakti | redakti fonton]

La Flavŝultra agelajo estis listita kiel endanĝerigita specio la 19an de novembro 1976 fare de la Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono.[6] Endanĝerigita habitato estis sekve starigita por la tutaj insuloj Mona kaj Monito, la militŝipbazo Roosevelt Roads en Ceiba, areo etenda el Cabo Rojo al Guánica en la sudokcidenta regiono de Porto-Riko, kaj malgranda areo en San Germán.

Malsanoj kiaj birda sifiliso estis asociaj kun la formorto de birdaj populacioj kiaj tiuj de la Drepanidenoj. Ĉe tiu specio oni observis nur unu tipon de parazito nome la mordopedikoj (iam klasita kiel Mallophaga), kun tri specioj observitaj: Philopterus agelaii; Machaerilaemus; kaj Myrsidea.[7] La parazitoj ĉefe loĝas en kapareo kaj plenkreskaj maskloj havas plej altan infestindicon ol junuloj. Ankaŭ la akaroj Ornithonyssus bursa kaj Anclrolaelaps casalis estis observataj en nestoj, sed informo nune disponebla ne indikas ke ili estas minaco. Alia malsano komune suferata de la Flavŝultraj agelajoj estas birda sifiliso, kies vundoj videblas en elstaraj membroj kiaj kruroj kaj kurboj de flugiloj.

Nestopredado estis grava kontribuanto al malpliiĝo de la Flavŝultra agelajo. Konataj surgrundaj predantoj estas ratoj (Rattus rattus), mungotedojs kaj sovaĝigitaj katoj, ĉiuj enmetitaj specioj en Porto-Rikon. Ratoj konstituas la ĉefa nestopredanto kiu manĝas kaj ovojn kaj idojn. Informo de 1983 konkludis, ke tiu ratopredado kulpis pri 48 % de la reprodukta malsukceso tiun jaron. Majoritato de la aktiveco koincidas kun malpliiĝo de akvo el julio al aŭgusto kio eksponas la mangrovan nestareon al seka tero. El mezaj 1980-aj jaroj artefaritaj nestoskatoloj de PVC estis kreataj en kotaj strandetoj ĉirkaŭ mangrovejoj por malpliigi la ratopredadon. Tiuj strukturoj anstataŭis malnovajn lignajn nestoskatolojn kaj estis rapide akceptataj de tiu specio. Nune oni observas malmultajn (1 al 2) naturajn nestojn ĉiujare en tiu areo.

Perdo de manĝa kaj reprodukta habitatoj kaj nestoparazitado fare de la Brila molotro estas inter aliaj minacoj kiuj limigas kaj endanĝerigas la populaciojn de la Flavŝultra agelajo. Ankaŭ naturaj predantoj, kiaj la Perlokula margaropo (Margarops fuscatus), reprezentas minacon, sed pli malgranda, al la populacioj. Oni konstatis ke tiuj animaloj rabas ovojn kaj idojn el la nestoj kaj ankaŭ detruas aŭ ŝtelas nestomaterialon kaj en multaj kazoj tio lasas la idojn kiel predo por predantoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Barnés, Ventura Jr. (April 1945). “A new form of Agelaius from Mona Island, Puerto Rico”, The Auk 62 (2), p. 299–300. Alirita 2006-04-22..  Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2010-08-22.
  2. Post, W., and J.W. Wiley. (1976). The yellow-shouldered blackbird–present and future. American Birds 30:13-20.
  3. U.S. Fish and Wildlife Services - Species Profile. Alirita July-18-2010.
  4. Searcy, William S, Yasukawa, Ken and Lanyon, Scott (januaro 1999). “Evolution of polygyny in the ancestors of Red-winged Blackbirds”, The Auk. Alirita 2006-04-24..  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-08-17. Alirita 2010-08-22.
  5. Post, William and Browne, Micou, M. (1982). “Active anting by the Yellow-shouldered Blackbird”, Wilson Bulletin 94 (1), p. 89–90. Alirita 2006-04-22..  Arkivigite je 2010-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-09. Alirita 2010-08-22.
  6. Species profile for Yellow-shouldered Blackbird. U.S. Fish and Wildlife Service. Alirita 21an de aprilo 2006.
  7. Post, William (Winter 1981). “The prevalence of some ectoparasites, diseases and abnormalities in Yellow-shouldered Blackbirds”, Journal of Field Ornithology 52 (1), p. 16–22. Alirita 2006-04-22..  Arkivigite je 2010-08-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-08. Alirita 2010-08-22.

Referencoj[redakti | redakti fonton]