Flava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
#FFFF00
kolorcirklo

Flavo estas la koloro de lumo kun ondolongo inter 565 kaj 590 nm, kaj la komplementa koloro de la viola koloro.

Flavo:

Ĉe la antikvaj ĉinoj flavo reprezentis la "mezejon", do Ĉinion mem. Ĉe la majaoj ĝi reprezentis sudon.

Ĉe kelkaj popoloj, flavo simbolas ĵaluzon, verŝajne pro la Mezepoka dogmo pri la "kvar likvoj" de la korpo, laŭ kiu la flava galo kaŭzus malbonhumoron kaj malicon.

Flavo apartenas al la Tutafrikaj koloroj.

Oni ankaŭ uzas la vorton "flava" por priskribi la flavbrunan ĝis helbrunan haŭton de Azidevenaj mongoloidoj.

#FFFF00

Nuancoj de flavo[redakti | redakti fonton]

  • blonda - pri haroj: inter ora kaj kaŝtana.
-pri aĵoj: helflava, ekzemple "blonda biero".
  • kakia
  • ora - samkolora, kiel oro (nur uzata en kelkaj cirkonstancoj: pri haroj, poezie pri citronoj, ktp.)
  • grizflava - havanta koloron, en kiu flavo kaj grizo miksiĝas (ekz-e naturkolora lano)
  • safrana - flava kiel safrano
  • Sablokolora

Flava farbo kun ... fariĝas ...[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]