Flavaĵoj de la Tranĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skatolo

La Flavaĵoj de la Tranĉo aŭ en hispana yemas del Tajo [JEmas delTAĥo] estas tipa dolĉaĵo el la municipo Arundo, Provinco Malago, Hispanio, kiu plej ofte aĉeteblas en kuk-vendejo ĉe centra placo. Ĉefaj ingrediencoj estas ovoflavoj kaj sukero, krom iom da alkoholaĵo. Ili havas guston kaj teksturon similajn al la Flavaĵoj de Sankta Tereza el Avilo, kvankam malsimilas la prezentado kaj prilaborado. Deveno estas supozata de iama monaĥinejo de la urbo kaj poste en la 19a jarcento populariĝis kaj vendiĝis plej malferme. Ili prezentiĝas en skatoloj de diversaj grandoj kun la foto de la Tranĉo de Arundo kaj la Nova Ponto.