Flava Maro
Flava Maro | |
---|---|
maro | |
Flava Maro. | |
Profundeco | |
Maksimuma | 106 m |
Larĝeco | 560 km |
Longeco | 780 km |
Areo | 416,000 km² |
Supra tutaĵo | Pacifiko |
Najbaraj tutaĵoj | Po-ĥaj Orientĉina Maro |
Subaj tutaĵoj | Po-ĥaj |
Kontinento | Azio |
Landoj | Ĉinio Nord-Koreio Sud-Koreio |
Alfluantoj | Flava rivero |
Flava Maro (黄海 ka. Vidu sube.) estas golfo de la Ĉina Maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano, kaj limiĝas per la marbordoj de Ĉinio kaj la duoninsulo de Koreio. Ĝia plej interna golfo, laŭvice, nomiĝas la Bohaj-maro kaj estas unu el la plej trafikataj maroj en la mondo.
Sian karakterizan koloron, kiu kaŭzis la nomon, la maro havas pro la fekunda flava sablo, la leŭso, kiun la Flava Rivero (ĉine Huang He) kaj aliaj riveroj portas al la flava maro.
Nomoj
En la lokaj lingvoj oni nomas la maron jene:
- Ĉina Popola Respubliko, Respubliko de Ĉinio – ĉine: 黄海/黃海 Huáng hǎi, "Flava Maro".
- Sud-Koreio – koree: 황해 Hwanghae, "Flava Maro"; 서해 Seohae, "Okcidenta Maro".
- Nord-Koreio – koree: 조선서해 Chosŏn Sŏhae, "Korea Okcidenta Maro".
Vidu Ankaŭ
|