Flava febro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La flava febro estas infekto virusa kiu aperas en tropikaj kaj subtropikaj zonoj de Sudameriko kaj Afriko (sed ne Azio).

Viruso de flava febro

Patogena agento

Aedes aegypti

La flavan febron igas la flavfebra viruso: ĝi estas 40 ĝis 50 nm granda viruso (precize RNA-viruso) el familio Flaviviridae. Ĉar la viruso ankaŭ infektas simiojn, kiuj per vektoroj eblas transdoni infekton al homoj, tiu viruso estas malfacile ekstermebla.

Transdono

La flavfebra viruso estas transdonita per piko de flavfebra moskito (Aedes aegypti).

Ofteco

Disokazo de flavfebro ĉe Afriko, 2005.
Disokazo de flavfebro ĉe Sudameriko, 2005.

La oficialaj raportoj de MOS sciigas pri pr. 200.000 infektoj kaj pr. 30.000 mortoj po jaro tuttere pro flavfebro. [1].

Simptomoj kaj evoluo

Unue aperas febro kun kapdoloro kaj membrdoloro, tremo kaj naŭzo, tiam la malsano povas resaniĝi. Sed je pluraj okazoj troviĝas ĵus poste dua fazo malsana, kun iktero pro hepatito (hepata inflamo). Pro sangado ĉe digesta sistemo eblas aperi nigra sango en vomado, tial estas flavfebro ĉe Latinameriko ankaŭ „vómito negro“ konata (t.e. „nigra vomado“).

Antaŭmalhelpo

Antaŭ vojaĝoj al infektaj landoj oni grave rekomendas vakcinon. Ĝi funkciiĝas post 10 tagoj kaj ĝi daŭros minimume 10 jaroj (kaj tipe ĉ. 30-40). La substanco vakcinila (Stamaril ®) injektiĝas unufoje kaj ĝi ofte okazigas siptomojn similajn al gripo inter la 5a kaj 8a tago.

Devigo de vakcino

Ĉe kelkaj landoj de Azio flavfebro minacas (ĉar loĝas infektigaj moskitoj kaj infekteblaj simioj) eĉ se la malsano ankoraŭ ne ekaperis. Por malhelpi ke la viruso eniras kaj fiksiĝas, tiuj landoj petas fruan vakcinon al vizitantoj eksterlandaj (kaj ankaŭ al traveturantoj). Bezonata estas dokumento pruvila, kiun oni ricevas post la vakcino; ĝi taŭgas nur ekde la 10a tago, kaj ĝi daŭras 10 jaroj.

Listo de landoj kiuj devigas vakcinon estas ĉe listo de WHO [2].

Historie

En 1881 la scientisto kaj kuracisto kuba Carlos Juan Finlay malkovris la moskitojn kiel transdonanto de la flava febro.

Dum la regado de Napoleono li provis konkeri Haition per armeego, sed la plejparto da soldatoj mortis pro flava febro, kaj tial la francoj devis retroiri je 1803; sekve Haitio devenis sendependa.

En Bonaero estis epidemio de flava febro en 1871 kiu dekonigis laŭvorte la loĝantaron.

Same dum la konstruo de la Panama kanalo mortis multaj laborantoj pro infektaj malsanoj, precipe flavfebro sed ankaŭ malario. Por eviti la moskitojn kaj ties larvojn , ĉiuj kuvoj de akvo estantaj en la konstruejo estis malplenitaj, kaj ĉiuj ortoj kun malmova akvo estis kovritaj kun petrolo. Dum 8 jaroj da konstro mortis 22.000 laborintoj; multaj el ili estis el Afriko ĉar oni kredis malcerte ke ili estus imunaj kontraŭ la malsano.

En 1937 prezentis vakcinon la mikrobiologisto Max Theiler (1899 - 1972), kiu tiam laboris por Fondaĵo Rockefeller kaj poste (1951) gajnis pro la malkovro la Nobel-premion medicinan.

Flavfebro komencis en Sudameriko kaj etendis poste al Afriko. Ankoraŭ malkona estas kial ĝi ne aperas en Azio, ĉar tie ankaŭ estas la flavfebrigaj moskitoj).

Referencoj

Eksteraj ligiloje