Flava monarkoĉetio
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
| Erythrocercus holochlorus (Erlanger, 1901) |
||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
La Flava monarkoĉetio (Erythrocercus holochlorus) estas afrotropika specio de genro de birdoj enmetitaj foje en la familio de Monarkedoj foje en tiu de la Ĉetiedoj, kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, dum tiukaze temas pri genro de Afriko. Temus pri longvostaj birdoj, dum la proksimaj genroj Tesia aŭ Urosphena estas tre mallongvostaj birdoj.
Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en marborda Kenjo, suda Somalio laŭlonge de la rivero Juba kaj nordorienta Tanzanio. Ties natura habitato estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de malaltaj teroj aŭ arbustaroj. Ĝi estas insektovora birdo kiu akrobatas por kapti insektojn inter la kanopeo de arboj.
Tiu specio formas superspecion kun la samgenraj E. mccallii kaj E. livingstonei, el kiuj ĝi estas la plej flava. Ĝi estas monotipa, tio estas sen subspecioj.
Temas pri tre flava birdo, pli hela sulfurflava en subaj partoj kaj kun iom da olivbruneca nuanco supre kaj pli klare brunecaj nuancoj en flugilplumoj kaj longa vosto.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International 2004. Erythrocercus holochlorus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |