Flava perko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
YellowPerch.jpg
Flava perko (Perca flavescens)
Perca flavescens map

La Flava perko (Perca flavescens) estas specio de perko troviĝanta en Usono kaj Kanado, kie ĝi estas ofte aludita per mallongigo perko. La Flava perko aspektas simila al la Eŭropa perko, sed estas pli pala kaj pli flaveca (kio aperas ankaŭ en la latina scienca nomo), kun malpli da ruĝo en la naĝiloj. Ili havas ses al ok malhelajn, vertikalajn striojn ĉe ĉiu flanko. La Flava perko estas en la sama familio kiel aliaj perkedoj, sed en diferenca familio disde la Blanka perko, Morone americana.

La grando de la Flava perko povas ege varii inter diversaj akvejoj, sed plenkreskuloj estas kutime 10-25.5 cm longaj. Tiu perko povas vivi ĝis 11 jaroj, kaj pli maljunaj perkoj estas ofte multe pli grandaj ol averaĝe; la maksimuma registrita longo estis de 53.3 cm kaj la plej granda rekorda pezo estis de 2.0 kg.[1]

La Flava perko atingas la pinton de la seksa matureco je 1 al 3 jaroj de aĝo ĉe maskloj kaj je 2 al 3 jaroj de aĝo ĉe inoj. Ovodemetado okazas fine de aprilo aŭ komence de majo; inoj demetas 10,000 al 40,000 ovojn ĉe algoj, aŭ ĉe la branĉoj de arboj aŭ arbustoj kiuj iĝis metitaj en akvo. Post fekundigo, okazas eloviĝo post 11 al 27 tagoj, depende de temperaturo kaj aliaj veterkondiĉoj.

Fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Geografia distribuado[redakti | redakti fonton]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Vivohistorio[redakti | redakti fonton]

Administrado[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]