Flava treskilingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plej kosta poŝtmarko de la mondo nome Flava treskilingo de Svedio
Normala koloro verda de la Treskilingo

Flava treskilingo, en angla Treskilling Yellow, aŭ 3 skilling banco error of color, en sveda Gul tre skilling banco, Gul=flava), estas poŝtmarko de Svedio, kiu havas la mondan rekordon laŭ kosteco en aŭkcio por poŝtmarko. En 1996 ĝi estis vendita kontraŭ 2 875 000 svisaj frankoj.

La 22an de majo 2010 la poŝtmarko estis denove aukciita fare de la vendisto David Feldman en Ĝenevo, Svisio, kontraŭ "almenaŭ 2.3 milionoj da usonaj dolaroj" (tio estas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da eŭroj). La preciza prezo kaj la idento de la aĉetinto ne estis diskonigita pro la sekreto je tiaj vendoj.

La kialo de ties rareco kaj sekva multekosteco estas ke la pretendita koloro estus verda dum pro eraro je la presado oni presis ĝin flave. Estas nur ununura konata ekzemplero kaj tute oni ne scias kiom da similaj poŝtmarkoj estis presitaj. En la poŝtmarko aperas la blazono de Svedio.

La presado okazis en 1855 aŭ iom poste kaj estis trovata sur koverto kiun oni uzis en 1857. Jam fine de la 19a jarcento okazis la unuaj vendoj kaj plialtigoj de la prezo.