Flavaflugila kaciko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavaflugila caciko
Flavaflugila caciko
Flavaflugila caciko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Cacicus
Specio: 'C. melanicterus'
Cacicus melanicterus
(Bonaparte, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavaflugila cacikoMeksika kaciko (Cacicus melanicterus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de kacikoj, kiuj estas nigraj birdoj kun flavaj aŭ ruĝaj markoj kaj bluaj okuloj. Ĝi troviĝas apenaŭ en Gvatemalo kaj ĉefe kiel endemio en Meksiko en malaltaj teroj de la deklivaro de Pacifiko el suda Sonora al Chiapas. De tiu regiono devenas la alternativa komuna nomo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Sed ankaŭ ĉe kultivejoj kaj loĝataj areoj.

Ĝi estas simila al la Montokaciko, al la Orflugila kaciko kaj ankaŭ al Flavpuga kaciko. Ĝi estas 17,5-3,30 cm longa. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo estas svelta birdo kun helbluflaveca beko. La korpo estas brile nigra supre kaj prezentas brilflavajn flugilstrion (de tio devenas la komuna nomo), pugon, subvoston kaj multe de la vosto. De la kombino de ambaŭ koloroj flava kaj nigra, krome kutima en la genro, devenas la latina scienca nomo melanicterus kiu ankaŭ kombinas du radikojn el la antikva greka kiuj signifas respektive “nigra” kaj “flava”. Ĉefa diferencilo de similaj specioj estas tre elstaraj (sed ne kontrastaj) nigraj plumoj en malantaŭa krono kiuj funkcias kiel kresto pendanta super la nuko. La ino estas malhelbruna kun pli malhelaj beko kaj okuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]