Flavbeka ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flavbeka ŝterno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sternula Sternula
Specio: Flavbeka ŝterno Sternula superciliaris
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Sternula superciliaris

Louis Jean Pierre Vieillot 1819

La Flavbeka ŝterno (Sternula superciliaris) estas specio de birdo de la ŝternoj de la familio de Ŝternedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Argentinio, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo kaj Venezuelo. Temas pri preskaŭ ĉiu sudamerikaj landoj escepte en Ĉilio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri malgranda ŝterno 25 cm longa. La supraj partoj estas sufiĉe uniforme helgrizaj kaj la subaj partoj kaj malalta vizaĝo estas blankaj. La kapo estas blanka, kun nigraj krono, nuko kaj strio tra la okulo ĝis la bekobazo, kaj blanka makulo en la frunto super la beko; vintre la blanka frunto estas pli ampleksa kun malpli granda kaj difinita nigra krono; restas nur strio ekde la okulo ĝis la nuko. La beko estas tutflava (ĉe nereproduktuloj kun malhela pinto), fortika kaj larĝega ĉebaze. La kruroj kaj piedoj estas flavecaj. La longa iomete forkoforma vosto kaj flugiloj estas ĉefe helgrizaj sed kun tre videblaj nigraj flugilpintoj. Junuloj estas brunmakulitaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ties natura medio estas riveroj, marĉoj kaj nesalaj lagoj. Tre malofte estas marborda specio. Estas solema birdo ne tiom socia kiom aliaj ŝternoj; ĝi troviĝas ĉu pare ĉu laŭ etaj grupoj. La flugo estas rapida kaj ofte glitflugas. Ili plonĝas por kapti manĝaĵojn. Ili manĝas fiŝojn.

La inoj demetas du aŭ tri brunajn ovojn makulitajn je bruno aŭ grizo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]