Flavbeka albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Flavbeka albatroso
Flavbeka albatroso
Flavbeka albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche chlororhynchos
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Atlantika flavbeka albatroso aŭ pli simple Flavbeka albatroso (Thalassarche chlororhynchos) estas granda marbirdo de la familio de albatrosoj. Tiu malgranda membro de la genro de la Talasarkoj estis iam konsiderata samspecia kun la Hindoceana flavbeka albatroso kaj ambaŭ konataj kiel Flavbeka albatroso. Kelkaj fakuloj ankoraŭ konsideras ambaŭ kiel sama specio, kiaj Jeff Clements[1] kaj la Komitato por Sudamerika Klasigo de la AOU, kiu agnoskas ke necesas tia propono.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Thalassarche derivas el la grekaj vortoj thalassa” kaj “archearĥe, kiuj signifas respektive maro kaj ĉefo aŭ “plej grava”, do plej gravaj en la maro. La porspecia vorto chlororhynchos estas kunmetaĵo de du grekaj radikoj ĥloro kaj rinkos signife respektive "verda" aŭ "flavverda" kaj "nazo" por beko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[3], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[4]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[5]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Atlantika flavbeka albatroso

La Atlantika flavbeka albatroso averaĝe estas 81 cm longa. Ties averaĝa pezo estas de ĉirkaŭ 2,1 al 2,2 kg[6][7]. Ties averaĝa enverguro estas de 1,8 al 2,10 m kaj ties longo ĝenerale estas de 71 al 86 cm. Ne estas seksa duformismo en tiu ĉi specio.

Ĝi estas tipa blankanigra talasarko kun griza kapo kaj granda okulomakulo, kaj ties nuko estas blanka. Ties beko estas nigra kun flava supra bordo kaj rozkolora pinto. Ĝi havas nigrecgrizajn dorson, voston kaj supraflugilojn, kaj ties subaj partoj estas hegemonie blankaj. Ties subflugiloj kaj unuarangaj montras mallarĝan nigran bordon. La irisoj estas nigraj kaj la kruroj helbluecgrizaj. La vosto estas mallonga kaj rondoforma.

La junulo estas simila al plenkreskulo sed kun blanka kapo kaj nigra beko.[8] Ĝi povas esti diferencita el la Hindoceana pro ĝia pli malhela kapo. Relative al aliaj talasarkoj ĝi povas esti distingata pro ĝis plia malgrando (la flugiloj estas partikulare mallarĝaj) kaj la fajna nigra bordo de la subflugiloj. La Grizkapa albatroso havas similan grizan kapon sed pli etendajn kaj malpli difinitajn nigrajn markojn ĉirkaŭ la bordo de la subflugiloj. Ankaŭ la Salvina albatroso havas grizan kapon sed havas multe pli larĝajn flugilojn, palan bekon kaj eĉ pli mallarĝajn nigrajn bordojn en subflugiloj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili lerte fugas danke al siaj grandaj flugiloj. El surakve ili helpas sin per frapado de kruroj kontraŭakve por ekflugi se la vetero trankvilas. Ili vivas kutime an malferma maro. Ties vivodaŭro estas de ĝis 37 jaroj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu talasarko manĝas kalmarojn, fiŝojn kaj krustulojn. Temas pri oportunema specio, kiu foje sekvas fiŝkaptajn ŝipojn por profiti la forĵetaĵojn. Ili povas ankaŭ rabi la predojn de la Blankamentona petrelo (Procellaria aequinoctialis) aŭ sekvas fiŝarojn de tinusoj aŭ de cetacoj kiuj forpelas predojn al la surfaco[7].

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Junulo en insulo Najtingalo

Kiel ĉiuj albatrosoj ankaŭ tiuj estas koloniaj kaj monogamaj, sed malkutime ili konstruas siajn nestojn en arbustaroj aŭ inter arbofilikoj de la genro Blechnum. Kiel ĉiuj aliaj talasarkoj ili konstruas altajn nestojn el koto, torfo, plumoj, kaj vegetaĵaro por demeti sian ununuran ovon, kiu estas blanka kun malgrandaj ruĝecaj punktoj. Ili faras tion en septembro aŭ komence de oktobro, kaj la elnestiĝo okazas fine de marto al aprilo. Ili reproduktiĝas ĉiujare.[8] La kovado kaj idozorgado estas respondeco de ambaŭ gepatroj laŭvice. Elnestiĝo okazos aprile aŭ maje.

Ili ne komencas reproduktiĝi ĝis estas 8 al 10jaraĝaj[9].

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La Atlantika flavbeka albatroso nestumas en insuloj en meza Atlantiko, kiaj Tristan da Cunha (Insulo Inaccessible, Mezinsulo, Insulo Najtingalo, Insulo Stoltenhoff) kaj Insulo Gough. Mare ili teritorias tra la suda Atlantiko el Sudameriko al Afriko inter 15° S kaj 45° S.[8] Sed oni vidis ilin en ĉiuj oceanoj de la Suda Hemisfero kaj foje eĉ norde de Ekvadoro.[10].

Konservado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[8]
Loko Populacio Dato Tendenco
Insulo Gough 5,300 paroj 2001 Stabila
Insulo Tristan da Cunha 16,000 - 30,000 paroj 1974 Stabila
Insulo Najtingalo 4,500 paroj 1974 Malpliiĝanta
Mezinsulo 100 - 200 paroj 1974
Insulo Stoltenhoff 500 paroj 1974
Insulo Inaccessible 1,100 paroj 1983 Malpliiĝanta
Totalo 55,000-83,200 2001 Malpliiĝanta

La IUCN listis tiun specion kiel Endanĝerita,[11] kun loĝa teritorio de 16,800,000 km² kaj reprodukta teritorio de nur 80 km². Ĉirkaŭkalkulo de 2001 malpliigas la populacion kaj montras kelkajn tendencojn. Insulo Gough havas 5,300 reproduktajn parojn,[12] intre 16,000 kaj 30,000 reproduktaj paroj estas en Insulo Tristan da Cunha, 4,500 en Insulo Najtingalo, inter 100 kaj 200 paroj en Mezinsulo, 500 paroj en Insulo Stoltenhoff,[13] kaj 1,100 en Insulo Inaccessible.[14] Tio aldonas ĝis inter 27,500 kaj 41,600 parojn jare por la totalaj inter 55,000 kaj 83,200 plenkreskuloj. Tiu ĉirkaŭkalkulo de populacio estis farita en 1983, kaj estas neĝisdatigita. Tendencoj sugestas malpliiĝon de 50% dum 72 jaroj.[8]

Plej danĝera minaco estas el multhokada fiŝkaptado, ekde kiam la kolektado de idoj kaj de plenkreskuloj estas malpermesita.

Oni faras klopodojn por helpi al konservado de tiu birdospecio, kiaj kalkulado de birdoj en Insulo Gough. Samcele Insulo Gough kaj Insulo Inaccessible estas naturrezervejoj, kaj Insulo Gough estas Mondhereda Loko. La populacio de Tristan da Cunha estas demalproksime kontrolita (monitorado) kaj kalkulita, kaj la Komitato de Sudorientatlantikaj Fiŝkaptejoj aprobis decidon por ke ĉiuj fiŝkaptaj ŝipoj uzu kontraŭalbatrosajn ilojn kaj lanĉu ilin nokte por ne allogi albatrosojn.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. (2007)
  2. Remsen Jr., J. V. (2008)
  3. Sibley D. A. (2001)
  4. Double, M. C. (2003)
  5. Ehrlich, Paul R. (1988)
  6. Warham J. (1990) The Petrels Academic Press, London, 440 pages
  7. 7,0 7,1 http://www.oiseaux.net/oiseaux/albatros.a.nez.jaune.html Albatros à nez jaune Daniel Le-Dantec, 2005 oiseaux.net Konsultita la 21an februaro 2009
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 BirdLife International (2008)(a)
  9. del Hoyo J., Elliot A., kaj Sargatal J., eldono de 1992 Handbook of Birds of the World, Volume 1, Lynx Edicions, Barcelone
  10. Alström P., Colston P., Lewington I. (1992) Guide des oiseaux accidentels et rares en Europe, Delachaux et Niestlé, Lausanne, p.30, ISBN 2-603-00896-X
  11. BirdLife International   (2012).   Thalassarche chlororhynchos.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16a Julio 2012.
  12. Cuthbert, R. & Sommer, E. S. (2004)
  13. Richardson, M. E. (1984)
  14. Fraser, M. W. et al. (1984)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alström P., Colston P., Lewington I. (1992) Guide des oiseaux accidentels et rares en Europe. Delachaux et Niestlé, Lausanne, p. 30, ISBN 2-603-00896-X
  • Barré N., Barau A. & Jouanin C. (1996) Oiseaux de la Réunion. Editions du Pacifique, Paris, 208 p.
  • BirdLife International (2008(a)). "Atlantic Yellow-nosed Albatross Thalassarche chlororhynchos - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 18a Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification - Diomedea subg. Thalassogeron -". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 18a Feb 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Cuthbert, R.; Sommer, E. S. (March 2004). "Population size and trends of four globally threatened seabirds at Gough Island, South Atlantic Ocean.". Ornithol: 97–103.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8. Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (07 Aug 2008). "A classification of the bird species of South America, South American Classification Committee, American Ornithologists' Union". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Archived from the original on 2 March 2009. Konsultita la 18a Feb 2009.
  • Fraser, M. W.; Ryan, P. G.; Watkins, B. P. (1988). "The seabirds of Inaccessible Island, South Atlantic Ocean.". Cormorant (16): 7–33.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (07 Aug 2008). "A classification of the bird species of South America, South American Classification Committee, American Ornithologists' Union". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Archived from the original on 2 March 2009. Konsultita la 18a Feb 2009.
  • Richardson, M. E. (1984). "Aspects of the ornithology of the Tristan da Cunha group and Gough Island, 1972-1974.". Cormorant (12): 123–201.
  • Todd F.S. & Genevois F. (2006) Oiseaux & Mammifères antarctiques et des îles de l'océan austral. Kameleo, Paris, 144 p.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]