Flavbeka kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka kukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Coccyzus
Specio: C. americanus
Coccyzus americanus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbeka kukolo, Coccyzus americanus, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Aspekto

Plenkreskuloj havas longan brunan supre kaj gradite nigroblankan sube voston kaj nigran kurvitan bekon kun flavo ĉefe en la suba makzelo. La kapo kaj supraj partoj estas brunaj kaj la subaj partoj estas blankaj. Estas flava ringo ĉirkaŭ ĉiu okulo. Dumfluge ĝi montras cinamonkoloran makulon meze de ĉiu flugilo. Junuloj estas similaj sed la nigro en subvosto estas griza.

Disvastiĝo kaj kutimaro

La reprodukta habitato estas en la bordoj de deciduaj arbaraj areoj tra Nordameriko el suda Kanado al Meksikio. Ili konstruas neston kiel febla platformo el etaj bastonetoj sur horizontala branĉo en malalta arbo aŭ arbustejo el 1 ĝis 4 metrojn supergrunde. Ili foje demetas ovojn en la nestoj de aliaj birdoj (plej ofte de la proksima parenco Nigrabeka kukolo), sed ili ne nepre estas nestoparazitoj de aliaj birdoj kiel la Komuna kukolo de Eŭrazio.

La 3-4 ovoj estos kovataj dum 14 tagoj aŭ malpli. La idoj kapablas grimpi lerte ĉirkaŭ post 7-9 tagoj. Ĉirkaŭ samtempe, la flugiloj de la idoj burst out el ties ingoj kaj ili kapablas ekflugi. La tutan tempon el eloviĝo ĝis elnestiĝo estas nur ĉirkaŭ 17 tagoj.

Komparo de Nigrabeka kukolo kaj Flavbeka kukolo

Tiuj birdoj estas migrantaj al Centrameriko kaj tiom suden kiom ĝis norda Argentino. Tiu birdo estas rara vaganto al okcidenta Eŭropo.

Tiuj birdoj manĝas en densaj arbustejoj aŭ arboj. Ili manĝas ĉefe insektojn ĉefe dumfluge, ĉefe raŭpojn, sed ankaŭ kelkajn cikadojn, lacertojn, ovojn de aliaj birdoj kaj berojn.

Tiu birdo havas diversajn alvokojn; la plej komuna estas rapida ka ka ka ka ka ku ku ku.

Aliaj

Komuna popolaj nomoj por tiu specio en suda Usono estas Pluvokorvo kaj Ŝtormokorvo. Tiuj rilatas la kutimon de la specio pli insiste alvoki en varmaj tagoj, do ofte antaŭsentante fulmotondrojn.

Okcidenta raso de la Flavbeka kukolo

Estis kreskanta polemiko rilate la taksonomian statuson de la okcidenta raso kaj pri ĉu ĝi estas diferenca el tiuj birdoj oriente. Tiu demando estas signifa por la konserva statuso de tiu specio okcidente, kie ĝi malpliiĝis al eta parto de sia loĝantaro de antaŭ unu jarcento[1][2]. Loĝantaroj de tiu specio en okcidenta Nordameriko estas en danĝera malpliiĝo. Ĝi jam malaperis el la Brita Kolumbio, Vaŝingtono kaj Oregono dum la unua duono de la 20-a jarcento. Ankaŭ orientaj loĝantaroj malpliiĝis, sed ne tiom draste.

Notoj

  1. http://www.fws.gov/sacramento/es/animal_spp_acct/yellow-billed_cuckoo.htm
  2. http://bss.sfsu.edu/holzman/courses/Fall%2003%20project/WYBCuckoo1.htm

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Coccyzus americanus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne Minacata
  • John K. Terres (1980), Audubon Society Encyclopedia of North American Birds, Knopf, ISBN 0-394-46651-9
  • David Gaines Review of the Status of the Yellow-Billed Cuckoo in California: Sacramento Valley Populations The Condor, Vol. 76, No. 2 (Somero, 1974), pp. 204-209
  • Laymon, S.A., and M.D. Halterman. 1987. Can the western subspecies of Yellow-billed Cuckoo be saved from extinction? Western Birds 18:19-25.

Eksteraj ligiloj