Flavbeka montokorvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka montokorvo
Flavbeka montokorvo
Flavbeka montokorvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Pyrrhocorax
Specio: P. graculus
Pyrrhocorax graculus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Alpa montokorvo (Pyrrhocorax graculus), aŭ Flavbeka montokorvo estas Eŭrazia membro de la familio de birdoj nome Korvedoj. Ĝi estas unu el la du membroj de la genro Pyrrhocorax, dum la alia estas la Ruĝbeka montokorvo.

Aspekto

Ĝi estas tre rilata al la Ruĝbeka montokorvo (Pyrrhocorax pyrrhocorax) kaj kunhavas saman brilnigran plumaron kaj ruĝajn gambojn. Tamen la beko de la Flavbeka montokorvo estas longa kaj kurba sed ne tiom kiom ĉe la Ruĝbeka montokorvo kaj ĉefe tre flava, kio nomigas la specion kaj diferencigas ĝin el la alia samgenrano. Ĝi estas iom pli malgranda, tio estas 36-39 cm longa kun enverguro de 65-74 cm, sed havas relative pli longan voston kaj mallongajn flugilojn. Ili havas similan lertan kaj certan flugilmanieron.

Disvastiĝo

Ili reproduktiĝas en la plej altaj montoj de suda Eŭropo, Alpoj, tra centra Azio kaj Kaŝmiro. Ĝi estas nemigranta en sia teritorio. Prahistoria subspecio kiu loĝis en Eŭropo dum la lasta glaciepoko estis priskribita kiel Pyrrhocorax graculus vetus.

Ĝi malaperis en lastaj jarcentoj el kelkaj areoj de la periferio de la teritorio, ekzemple de la polaj Tatroj (Tomek & Bocheński 2005). Ĉar ĝi loĝas ĉe homoj kaj uzas modifitajn habitatojn kiel areoj ĉe skiejoj, loka malpliiĝo estas kaŭzata de perdo de habitato pro tutmonda varmiĝado kiu ŝanĝas la kondiĉojn de la Alpa klimato pli ol la rekta detruo de habitato.

Kutimaro

Tiu birdo estai ofte gregema kaj sentima. Ties laŭta alvoko "zrrrrr" estas tre diferenca el tiu de la Ruĝbeka montokorvo (Laiolo et al. 2004).

La manĝo konsistas el insektoj somere kaj berojn aŭ restaĵojn, ĉefe ĉe skiejoj vintre. La loko por la nesto estas klifokornico.

Referencoj

  • Laiolo, Paola; Rolando, Antonio; Delestrade, Anne & De Sanctis, Augusto (2004): Vocalizations and morphology: interpreting the divergence among populations of Chough Pyrrhocorax pyrrhocorax and Alpine Chough P. graculus. Bird Study 51(3): 248–255. HTML resumo
  • Tomek, Teresa & Bocheński, Zygmunt (2005): Weichselian and Holocene bird remains from Komarowa Cave, Central Poland. Acta zoologica cracoviensia 48A(1-2): 43-65. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara