Flavbeka pigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka pigo
Flavbeka pigo
Flavbeka pigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Pica
Specio: P. nuttalli
Pica nuttalli
(Audubon, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbeka pigo, Pica nuttalli, estas granda birdospecio de la familio de Korvedoj kiu troviĝas nur en Kalifornio. Ili loĝas la Centran Valon kaj la najbarajn montetojn kaj montojn de arbustejoj. Aparte la flava beko kaj flava strio ĉirkaŭ la okulo, ĝi estas preskaŭ identa al la Nigrabeka pigo (Pica hudsonia) kiu troviĝas en multe de la resto de Nordameriko. Analizoj de DNA (Lee et al., 2003) indikis proksiman parencecon inter tiuj du, pli lo inter la fora tre similaj Nigrabeka pigo kaj la Eŭropa pigo (P. pica); la du amerikaj formoj povus esti konsiderataj kiel unu specio.

Tamen, la subspecio de Koreio de la Eŭropa pigo (P. p. sericea) estas pli malproksime rilata al ĉiuj aliaj (inklude la nordamerikajn) formoj juĝe el molekula evidento, kaj tiele, ĉu la nordamerikaj formoj estas pluhavataj kiel specife diferencaj kaj ankaŭ la korea (kaj eble rilata) subspecio estas levita al specistatuson, aŭ ĉiuj pigoj estas konsiderataj subspecioj de ununura specio, Pica pica.

Kombino de pruvoj de fosilioj (Miller & Bowman, 1956) kun konsideroj de paleobiogeografio kun molekula informo indikas ke la prauloj de la Flavbeka pigo iĝis izolitaj en Kalifornio tre frue post kiam la prapigoj koloniigis Nordamerikon (kio probable okazis antaŭ 3-4 Ma) pro frua glaciepoko kaj la pliiĝanta leviĝo de la Sierra Nevada, sed ankaŭ ke dum interglaciepokoj okazis kelkaj genetika fluo inter la Flavbeka pigo kaj la Nigrobeka pigo ĝis kiam la reprodukta izolado plenokazis en la Pleistoceno.

La Flavbeka pigo preferas arbaretojn de altaj arboj laŭlonge de riveroj kaj ĉe malfermaj areoj, kvankam en kelkaj urboj ili eknestumis en malplenaj lokoj. Paro de birdoj kostruas kupolforman neston el bastonetoj kaj koto en alta branĉo. Ili nestumas en etaj kolonioj. Tiuj birdoj estas konstantaj loĝantoj kaj kutime ne vagadas malproksime de sia reprodukta teritorio.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde, ĉefe insektojn, el kiuj ĉefe akridojn, sed ankaŭ kadavraĵon, glandojn kaj fruktojn aŭtune kaj vintre.

La scienca nomo Pica nuttalli rememoras la britan naturaliston Thomas Nuttall.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]