Flavbeka pintvostanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka pintvostanaso
Flavbeka pintvostanaso en brazila bestoĝardeno de Curitiba
Flavbeka pintvostanaso en brazila bestoĝardeno de Curitiba

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. georgica
Anas georgica
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbeka pintvostanaso (Anas georgica) estas birdospecio de Sudameriko en la grupo de plaŭdanasoj de la tipa genro Anas kun tri priskribitaj subspecioj, kiuj estas la jenaj:

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Puerto Natales, Patagonio, Ĉilio

La Flavbeka pintvostanaso havas brunajn kapon (tre vermikulata) kaj kolon. La beko estas flava kun nigraj pinto kaj strio ĉe la supra bordo. La vosto estas bruneca kaj pinteca kie ĉiuj meombroj de la grupo de la pintvostanasoj. La supra flugilo estas grizecbruna, kaj la duarangaj estas nigrecverdaj. La cetero de la korpo estas sablokolora al malhelbruna kun varigradnaj nigraj makuloj ĉefe al suba dorso, nome nigrecaj plumoj kun brunaj bordoj. La piedoj estas malhelgrizaj kaj la fingroj estas membranaj kiel ĉe aliaj anasoj. Tiu specio estas foje konfuzata kun la Flavbeka kreko, sed povas esti diferencataj pro flavaj strioj en sia beko, sia pligrando (39 cm anstataŭ 33 cm), pli longa kolo kaj sia tendenco ne formi grandajn grupojn.

La totala longo estas de 48 al 54 cm. La masklo pezas de 700 al 800 g, dum la ino, iom pli malgranda, pezas de 600 al 700 g.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La teritorio inkludas multe de Sudameriko, krom la Falklandoj kaj Sud-Georgio. La nomiga kaj plej malgranda subspecio, nome la Sudgeorgia pintvostanaso A. g. georgica, havas supozeble nombrojn el 1000 al 1500 paroj, kaj troviĝas nur en Suda Georgio. La Ĉilia pintvostanaso A. g. spinicauda estas disvastigata en sudamerika kontinento el plej suda Kolombio suden ĝis Fuegio, same kiel ĉe la Malvinoj, kaj nombras ĉirkaŭ 110,000. La Nicefora pintvostanaso A. g. niceforoi, iam troviĝanta en centra Kolombio, oni supozas, ke estas formortinta, kaj estis lastfoje vidata en 1952 (kaj priskribata nur en 1946).

Ties habitatoj gamas el altaj lagoj kaj marĉoj al malaltaj lagoj, riveroj, estuaroj kaj marbordoj en malferma kamparo.[1] El marnivelo al 4.600 m super marnivelo.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Somere migras al Fuegio el la centra zono de Ĉilio. Ĝi nutras sin el malgrandaj senvertebruloj, kaj akvajn kaj surterajn. Ili manĝas ankaŭ algojn kaj grenon, ekzemple el maizo, sed ankaŭ el rizo, tritiko, hordeo, sojo, ktp. Kiam tiu anaso naĝas, ties brusto estas pli subakva ol la cetero de ties floslinio.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestoj estas konstruitaj surgrunde kaj kovrataj per herbo kaj lanugo. Ili kaŝas siajn nestojn inter vegetaĵaro ĉe akvo. La ino demetas 4 al 19 ovojn en ĉiu ovodemetado. La kovado daŭras 26 tagojn kaj estas farata nur de la ino. Post eloviĝo, la patro restas kun la familio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anas georgica - Yellow-billed Pintail. Debra Bourne. Wildlife Information. Arkivita el la originalo je 2011-02-19. Alirita 2010-07-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-19. Alirita 2021-08-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]