Flavbeka plataleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka plataleo

Flavbeka plataleo en Bestoĝardeno de Perth
Flavbeka plataleo en Bestoĝardeno de Perth
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Platalea
Specio: P. flavipes
Platalea flavipes
(Gould, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbeka plataleo (Platalea flavipes) estas komuna birdospecio en sudorienta Aŭstralio; ĝi estas ne malkomuna en la resto de la kontinento, kaj estas vaganto en Novzelando, Insulo de Lord Howe kaj Norfolkinsulo. Ĝi estas ĉirkaŭ 90 cm longa, kaj havas blankan plumaron kun flavaj beko, kruroj kaj piedoj (fakte la latina scienca nomo de la specio nome flavipes signifas “flavaj piedoj” kaj pro tio ĝi povus same nomiĝi Flavpieda plataleo aŭ Flavkrura plataleo). Ili nestumas en arboj, marĉoj aŭ kareksejoj, kaj ofte ripozas en arboj. Ili loĝas en neprofundaj akvejoj de humidejoj kaj eventuale en sekaj paŝtejoj. Ili manĝas ĉefe el akva vivantaro, kion ili trovas per bekobalaado el flanko al flanko. Kiel ĉiuj membroj de la familio de ibisoj kaj plataleoj, ili ĉiam flugas havante kolon etenda.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La fama ornitologo John Gould unuafoje priskribis la Flavbekan plataleon, nomante ĝin Platalea flavipes kvankam notante sian distingon el aliaj membroj de la genro. Bonaparte kreis la genron Platibis en 1856, kaj Gould sekvis tiun klasigon en sia posta verko. Li notis, ke tiu specio aperas en grandaj nombroj en Novsudkimrio en 1839, partikulare en nordo inter la Hunter kaj malsupra rivero Namoi. Tiu jaro estis sufiĉe malseka, kontraste al sekegoj de antaŭaj jaroj.[1]

Studo de 2010 pri mitokondria DNA de la plataleoj fare de Chesser kaj kolegoj trovis, ke la Flavbeka plataleo kaj la Amerika plataleo estas la plej proksimaj parencoj unu de la alia, kaj ambaŭ descendas el frua posteulo de la prauloj de la aliaj kvar specioj de plataleoj. Ili notis la genetikan pruvaron ke same validus konsideri la ses speciojn klasite ene de la genro Platalea aŭ alternative ambaŭ en la monotipaj genroj Platibis kaj Ajaja respektive. Tamen la ses specioj estas tiom similaj morfologie, ke ankaŭ havi ilin ene de ununura genro same pravas.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas ĉirkaŭ 90 cm longa, kaj havas blankan plumaron kun flava beko. La longa kulerforma beko, nuda haŭteca vizaĝo, kruroj kaj piedoj estas tutflavaj, dum la iriso estas palflava.[3] Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaroj kaj koloraro, tio estas sen seksa duformismo. Dum la reprodukta sezono, la vizaĝo kovriĝas per nigraj, longaj kolplumoj el la brusto, kaj la flugiloj havas nigrajn pintojn.[4] La beko de la Flavbeka plataleo estas pli mallarĝa ka funkcias pli kiel forcepso ol la pli kulerbekeca beko kun pli larĝa pinto de la Reĝa plataleo, kiu funkcias kiel paro de pinĉiloj.[5]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Flavbeka plataleo troviĝas tra orienta, norda kaj sudokcidenta Aŭstralio, ĉefe ĉe akvo, kaj estis registrita kiel vaganto en Novzelando, Insulo de Lord Howe kaj Norfolkinsulo.[4] Ĝi ne troviĝas en Tasmanio.[3]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Flavbeka plataleo manĝante ĉe la Lago Monger per bekobalaado tra akvo

La Flavbeka plataleo estas karnovorula, kaj kaptas malgrandajn animalojn per bekobalaado tra neprofunda akvo kaj per englutado de predo tuj kiam ĝi estas detektata.[4] Dum malrapida balaado, la plataleo piediras havante la bekon je angulo de ĉirkaŭ 60 gradoj horizontale kaj kun la bekopinto malferma ĉirkaŭ 2 al 4 cm, balaante arkon de ĉirkaŭ 120 gradoj antaŭ la birdo. Tiu birdo malrapide piediras, piedpremante rubon kaj malgrandajn animalojn el la fundo de la akvo, kion ĝi sentas kaj kaptas per sia beko. Kiam oni detektas eron, la plataleo ŝanĝas al pli intensa bekobalaado de tiu malgranda areo.[5]

La Flavbeka plataleo havas serion de malgrandaj senpintaj karunkloj konataj kiel papillae kiuj kovras la bordojn de la supra kaj suba makzeloj de la "kulero".[5] Tiuj estas sentaj strukturoj kiuj helpas la birdon per sentovibrado kaj de tie ĝi kaptas sian predon.[4]

Kampostudo ĉe la Lago Cowal en Novsudkimrio trovis la akvoprofundon selektitan por manĝo je malpli da 40 cm. Same kiel ĉe lagoj kaj marĉoj, la birdoj manĝas en herbejoj inunditaj post forta pluvo. Manĝado okazas kaj dumtage kaj dumnokte.[5]

La Flavbekaj plataleoj ankaŭ manĝas submerĝitajn plantojn rekte kiel predo, kaj povas kapti predojn kiaj araneoj surgrunde. Ili estis observataj ankaŭ trenantaj siajn bekojn tra neprofunda akvo dum piedirado .[5]

Prederoj registritaj ĉe Lago Cowal inkludas nesalakvajn krustulojn kiaj la krabo Cherax destructor, la salikokojn de la genro Macrobrachium kaj de familio Atiedoj, insektojn, ĉefe akvocimoj de la familioj de Notonektedoj kaj de Koriksedoj, fiŝojn kiaj kulfiŝoj de la specio Gambusia affinis kaj la ebenkapan Philypnodon grandiceps, kaj foje nesalakvajn helikojn kaj plantomaterialon kia herbo Medicago polymorpha.[5]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Akvorezervejo Atkinson, SOr Kvinslando, Aŭstralio

La Flavbeka plataleo nestumas unu- aŭ du-foje jare, ĝenerale kiam akvo estas sufiĉe abunda. La reprodukta sezono varias: ĝi estas kutime de marto al majo post la humida sezono en la nordo de la lando, kaj en vintro–printempo (aŭgusto al oktobro) en plej moderklimataj areoj. La nesto estas platformo konstruata el bastonetoj; ĝi havas malplenan centron, kaj povas esti situanta sur la branĉoj aŭ forko de arbo, kies bazo estas ofte submergita en akvo. Kareksejoj estas alia kutima nestoloko. La ovaro konsistas el 2 al 4 blankecaj ovoj kiuj estas 68 × 45 mm. Nestoj ofte situas en kolonioj, kun aliaj specioj kiaj la Reĝa plataleo, Aŭstralia blanka ibiso, Kankola ibiso, same kiel kun ardeoj, egretoj aŭ kormoranoj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gould, John. (1865) Handbook to The birds of Australia, Volume 2. self, p. 288–89.[rompita ligilo]
  2. Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). “Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA”, Zootaxa (2603), p. 53–60. 
  3. 3,0 3,1 Slater, Peter. (1970) A Field Guide to Australian Birds: Vol.1. Non-passerines. Adelaide: Rigby, p. 225. ISBN 0-85179-102-6.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 . Yellow-billed Spoonbill. Birds in Backyards. Australian Museum (21a Decembro 2005). Alirita 19a Aŭgusto 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-06. Alirita 2012-07-06.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 doi 10.1071/MU9750132
  6. Beruldsen, Gordon. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 180. ISBN 0-646-42798-9.