Flavbrova emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrova emberizo
Flavbrova emberizo
Flavbrova emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. chrysophrys
Emberiza chrysophrys
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emberiza chrysophrys

La Flavbrova emberizo, Emberiza chrysophrys, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi reproduktiĝas en orienta Siberio, kaj estas migranta specio, kiu vintrumas en centra kaj suda Ĉinio. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

La Flavbrova emberizo reproduktiĝas en tajgo. La ino demetas kvar ovojn en arba nesto. En naturo la dieto de plenkreskulo konsistas el semoj, sed ili manĝigas idojn per insektoj.

Tiu birdo estas pli malgranda ol la Kanemberizo, sed relative grandkapa. La supraj partoj estas brunaj kaj tre striecaj, kaj la subaj partoj estas blankaj kun oranĝeca nuanco en flankoj kaj iome da fajna malhela strieco en brusto. Ties fortika beko estas rozkolora kun grizeca supra makzelo. La kruroj estas ruĝecaj.

La reprodukta masklo havas nigran kapon kun blankaj kronostrio kaj mustaĉaj strizonoj kaj gorĝareo. Estas brilflava superokula strio (de kio venas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo) kiu finas blanke. Inoj kaj junuloj havas pli mildan kapobildon, kun bruna anstataŭ nigra, kaj povas esti konfuzata kun la Malgranda emberizo; tamen ĉiam estas iom da flava en superokula strio (brovo), same kiel almenaŭ nuanco de blanka strio en krono. Ĉiaj plumaroj montras la tri helajn zonojn de kapobildo (krono, brovo kaj mustaĉa) krom blanka makuleto fine de orelareo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]